Maureen Connolly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maureen Connolly
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1934 (1934-09-17)
en San-Diego
Morto 21-an de junio 1969 (1969-06-21) (34-jaraĝa)
en Dallas,  Usono
Mortokialo kancero • ovaria kancero
Tombo Hillcrest Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Suda Metodista Universitato
Familio
Edz(in)o Norman E. Brinker
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://mcbtennis.org/default.aspx
vdr

Maureen CONNOLLY (naskiĝis la  17-an de septembro 1934(nun 1934-09-17) en la urbo San Diego de Kalifornio, mortis la 21-an de junio 1969 en aĝo de nur 34 jaroj pro ovaria kancero) estas usona eksa mondfama tenisistino. Ŝi estis la gajninto de naŭ ĉefaj unuopaj titoloj en la fruaj 1950-aj jaroj. En 1953, ĵus plenkreska, ŝi fariĝis la unua virino gajnanta ĉiuj kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo, dum la sama kalendara jaro. Ŝi ankaŭ estas la sola ludanto en la historio, kiu gajnis titolon sen perdi parton de matĉo ĉe ĉiuj kvar ĉefaj ĉampionecoj. La sekvan jaron, en julio 1954, rajdakcidento grave vundis ŝian dekstran kruron kaj finis ŝian konkurencivan tenistan karieron en la aĝo de 19. Ŝi poste edziniĝis al olimpika ĉevalisto, sed restis ligita al teniso kiel sporta ĵurnalistino.

jen dekstre post venko de internacia turniro en Noordwijk, Nederlando