Minuto da silento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observo de Minuto da silento antaŭ futbala ludo

Minuto da silento estas rimedo de esprimo al funebro aŭ al malĝojo, kiel ekde la malleviĝo de la flago ĉe duonmasto. Dum la minuto de silento, la ĉeestantoj devas silenti.

La unua kutimo ekestis en 1919, kiam la silenta minuto ebligis anstataŭigi la ĝis nun akceptitajn preĝajn momentojn, kiuj kontentigus kaj ateistojn kaj nekredantojn de la plimulta religio.

Minuto da silento estas kelkfoje akompanata de aliaj rimedoj de honoro: memoriga sireno, liberigo de kolomboj, sonorado de sonoriloj kaj portado de nigraj rubandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]