Brita Muzeo
La Brita Muzeo (angle British Museum) en Londono estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la londona distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). La fondon de la muzeo kaj libraro ebligis parlamenta leĝo. Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasicisma stilo.
En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono.
La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.
Elstare interesaj objektoj :-
- La Marmoraĵoj Elgin ( Elgin Marbles) – statuoj kaj skulptaĵoj el la Partenono en Ateno.
- La Magna Carta – el la jaro 1215 - baza dokumento pri anglaj liberecoj.
- La Kolekto de Stein – el Centra Azio.
- La Rozeta Ŝtono, kiu ebligis komprenadon de la antikva egipta lingvo.
Adreso - Great Russell Street, Londono. WC1B 3DG, plej apuda subtera fervojo - Holborn