Elginaj Marmoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Partenona Selena Ĉevalo
Metopo el Elginaj Marmoroj kun bildoj de centaŭro kaj Lapito luktantaj
Okcidenta Friso, II, 2

La Partenonaj Marmoroj, konataj ankaŭ kiel Elginaj Marmoroj,[1] estas kolekto de klasikaj grekaj marmoraj skulptaĵoj (ĉefe fare de Fidiaso kaj de siaj asistantoj), surskribaĵoj kaj arkitekturaj membroj kiuj estis origine parto de la Partenono kaj de aliaj konstruaĵoj de la Akropolo de Ateno.[2][3] Thomas Bruce, 7a Grafo de Elgin atingis en 1811 polemikan permeson 'preni nur la statuojn kiujn li mem povu malkovri en specifa elfosado' el la Otomanoj, kiuj tiam regis en Grekio.

El 1801 al 1812, la subuloj de Elgin elprenis ĉirkaŭ duonon de la survivintaj skulptaĵoj de la Partenono, same kiel arkitekturaj elementoj kaj skulptaĵojn el la Propileo kaj el la Ereĥteiono.[4] La Marmoroj estis transportitaj tramare al Britio. Tie la akiro de la kolekto estis eltenita de kelkaj,[5] dum kelkaj kritikoj komparis la agadon de Elgin al vandalismo[6] or looting.[7][8][9][10][11]

Sekve de publika debato en la Parlamento[12] kaj sekva pardono al Elgin, la marmoroj estis aĉetitaj de la brita registaro en 1816 kaj pasitaj al la Brita Muzeo,[13] kie ili staras nune kiel ekspozicio en tiuintence konstruo Duveen Gallery.

Grekio kondamnis la agadon de Elgin elpreni la Marmorojn el la Akropolo kaj de Partenono, kiu estas konsiderata kiel unu el plej grandaj kulturaj monumentoj de la mondo kaj disputas la sekvan aĉeton de la Marmoroj fare de la Brita Registaro. La greka sinteno estas ke la violentaj[14][15][16] eltranĉado kaj elprenado de la marmoroj el la monumento, pere de la uzado de segiloj,[17][18][19] estis kontraŭleĝa kaj evidenta agado de vandalismo kontraŭ monumento de grava historia valoro, kaj konsideras la marmorojn kiel ŝtelita intelekta propraĵo. Grekio postulegas la revenon de la marmoroj reen al ties hejmlando kaj levoportis la aferon al internacia nivelo ekde la 1980-aj jaroj, kun Melina Mercouri, tiam Ministro de Kulturo de Grekio, estrante la grekajn klopodojn por ties hejmenigon. UNESCO konsentis en 2014 por peri inter Grekio kaj Britio por solvi la disputon pri la Elginaj Marmoroj.[20][21]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. How to pronounce 'Elgin'.
  2. What are the 'Elgin Marbles'?. britishmuseum.org. Alirita 2009-05-12.
  3. Elgin Marbles – Greek sculpture. Encyclopædia Britannica. Alirita 2009-05-12.
  4. Encyclopædia Britannica, Elgin Marbles, 2008, O.Ed.
  5. . "Grecian Grandeurs and the Rude Wasting of Old Time": Britain, the Elgin Marbles, and Post-Revolutionary Hellenism. Foundations. Volume III, Number 1 (3a de oktobro, 2008). Alirita 2009-06-25.
  6. Encyclopædia Britannica, The Acropolis, p.6/20, 2008, O.Ed.
  7. Linda Theodorou; Facaros, Dana. (2003) Greece (Cadogan Country Guides). Cadogan Guides. ISBN 1-86011-898-4.
  8. Dyson, Stephen L.. (2004) Eugenie Sellers Strong: portrait of an archaeologist. Londono: Duckworth. ISBN 0-7156-3219-1.
  9. Mark Ellingham, Tim Salmon, Marc Dubin, Natania Jansz, John Fisher, Greece: The Rough Guide,Rough Guides, 1992,ISBN 1-85828-020-6, p.39
  10. Chester Charlton McCown, The Ladder of Progress in Palestine: A Story of Archaeological Adventure,Harper & Bros., 1943, p.2
  11. Graham Huggan, Stephan Klasen, Perspectives on Endangerment, Georg Olms Verlag, 2005, ISBN 3-487-13022-X, p.159
  12. "Great Britain. Parliament. House of Commons. Select Committee on the Earl of Elgin's Collection of Sculptured Marbles, Printed for J. Murray, by W. Bulmer and Co., 1816", Google ebook.
  13. "The Parthenon Sculptures: The position of the Trustees of the British Museum", British Museum.
  14. "The Acquisition", Marbles Reunited Org..
  15. "The Parthenon Marbles", Melina Mercouri Foundation.
  16. "Telegraph about Amal Clooney and Elgin Marbles", Telegraph.
  17. "Greek Government's Memorandum", Greek Ministry of Culture.
  18. "History of the Elgin Marbles", Novel Guide.
  19. "Debate of the Elgin Marbles", University of Sydney.
  20. "UNESCO Letter to British Government for the return of Parthenon’s Marbles", UNESCO.
  21. "UK has not written back to UNESCO Letter", UNESCO.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]