Batalo de Chesapeake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de la Golfo Chesapeake.

La batalo de la Golfo Chesapeake estis grava batalo kiu ludis decidan rolon en la Usona Milito de Sendependeco. Ĝi okazis la 5an de Septembro 1781 ĉe la eko de la Golfo Chesapeake inter floto de Britio, estrita de la kontraŭadmiralo sir Thomas Graves, kaj floto de Francio, estrita de la kontraŭadmiralo grafo de Grasse. El la vidpunkto de la milita taktiko, la batalo ne finiĝis al klara rezulto, sed el la vidpunkto de la milita strategio ĝi estis granda venko de la francoj, ĉar ĝi kondukis rekte al la sendependigo de Usono, kiu estis la celo de la milito.

En la batalo partoprenis preskaŭ po dudeko da ŝipoj el ĉiu flanko. De la flanko de britoj oni registris ĉirkaŭ 90 mortojn, dum de la flanko de francoj preskaŭ 200. La fina venko de la franca floto malhelpis, ke la brita Reĝa Mararmeo liveru necesaĵojn al la fortoj de la generalo Lord Cornwallis en Yorktown, Virginio. Krome ĝi ankaŭ malhelpis, ke la britoj baru la alvenon de trupoj kaj necesaĵoj el Novjorko por la armeoj de George Washington través la golfo Chesapeake. Kiel rezulto de tio ĉio, Cornwallis kapitulacis sian armeon post la mallonga bataleto de Yorktown (nome la dua brita armeo kiu kapitulacis dum la milito) kaj Granda Britio devis agnoski la sendependigon de la tiama Usono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]