Margit Lux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Lux
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1902 (1902-04-10)
en Szombathely
Morto depost 1952
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Sándor Pósta
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Margit Lux [luks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lux Margit, eksterlande konata Margarete Lux estis hungara filma aktoro. Ŝia edzo estis Sándor Pósta.

Margit Lux en filmo

Margit Lux[1][2] naskiĝis la 10-an de aprilo 1902 en Szombathely, ŝi mortis depost 1952.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margit Lux akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Ŝi estis aktoro inter 19181921 en mutaj filmoj. Ŝi edziniĝis en 1923, poste ŝi malaperis antaŭ la publiko.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az ördög (filma versio el teatraĵo de Ferenc Molnár, 1918)
  • Varázskeringő (1918) - Franci Steingruber
  • Lu, a kokott (ŝia plej konata muta filmo, 1919) - Lujza; titolrolo
  • Bilincsbe vert folyam (1920) - gasto
  • Drakula halála (1921) - Mary (ĉefrolanto, vidu la bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]