Multflanka Investo-Garantia Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Multflanka Investo-Garantia Agentejo
emblemo
Membroŝtatoj de la Multflanka Investo-Garantia Agentejo.
Membroŝtatoj de la Multflanka Investo-Garantia Agentejo.
interregistara organizaĵo
Komenco 1988 vd
Sidejo Vaŝingtono
Ĉefestro(j) Keiko Honda • Yoshio Terasawa • Akira Iida • Motomichi Ikawa • Yukiko Omura • Izumi Kobayashi • Hiroshi Matano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Multflanka Investo-Garantia Agentejo (en angla: Multilateral Investment Guarantee Agency (MIGA) estas internacia financa institucio kiu havigas politikan riskosekurecon kaj plibonigon al kreditgarantioj. Tiuj garantioj helpas investistojn protekti rektan eksterlandan investadon kontraŭ politikaj kaj nekomercaj riskoj en evolulandoj.[1] MIGA estas membro de la Grupo de la Monda Banko kaj havas sidejon en Vaŝingtono, en Usono.

MIGA estis establita en 1988 kiel investsekuriga institucio por kuraĝigi fideman investadon en evolulandoj.[2] MIGA estas posedata kaj regata de siaj membroŝtatoj, sed havas sian proprajn plenuman estraranon kaj stabanaron kiuj kontrolas la ĉiutagajn operaciojn. Ĝiaj kunposedantoj estas la membroregistaroj kiuj havigas kapitalon kaj havas la rajton voĉdoni ĝiajn aferojn. Ĝi sekurigas longdaŭrajn ŝuldojn kaj egalecan investadon same kiel aliajn aferojn kaj kontraktojn kun longdaŭraj periodoj. La agentejo estas taksita ĉiujare de la Sendependa Taksogrupo de la Monda Banko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Multilateral Investment Guarantee Agency. "Overview". World Bank Group. Arkivita el la originalo en 2012-06-21. Alirita la 10an de Oktobro 2021.
  2. Multilateral Investment Guarantee Agency. "History". World Bank Group. Arkivita el la originalo en 2012-05-23. Alirita la 10an de Oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]