Sakari Kuosmanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakari Kuosmanen
Persona informo
Naskonomo Sakari Jyrki Kuosmanen
Naskiĝo 6-an de septembro 1956 (1956-09-06) (67-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finna
Loĝloko Siilinjärvi
Ŝtataneco Finnlando
Infanoj 4
Okupo
Okupo ĵurnalistokantisto • filmaktoro • gitaristoaktoro
vdr

Sakari KUOSMANEN (naskiĝinta 6-a de septembro 1956 en Helsinko) estas finna kantisto kaj aktoro. En komenco de sia kariero li estis speciale roka kantisto sed nuntempe pli furorkantisto. Li diskis multajn solalbumojn kaj kunlaboris kun Sleepy Sleepers kaj Leningrad Cowboys. Li aktoris en pli ol 15 filmoj. En finna televido Kuosmanen faris kun Aake Kalliala programon Aaken ja Sakun kesäkeittiö. Kuosmanen loĝas en Siilinjärvi kaj havas 4 infanojn.