Popola suvereneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino popola suvereneco estis stampita kontraŭ tiu de nacia suvereneco, kiu estis interpretita laŭ limigita maniero kiel tiu suvereneco kiu kuŝas en la nacio, termino ofte de malfacila difino kiu povus esti identigita pli malfacile kaj esti komprenata ĉu por la ŝtato ĉu por efektive la plej altaj tavoloj de la socio, nome tiuj kiuj havas voĉdonrajton aŭ efektive uzas ĝin (universala voĉdonrajto); dume la principo de la popola suvereneco naskiĝis enhavanta konstituciajn rajtojn kaj garantiojn.

Citaĵo
 Art. 33.- La deklaroj, rajtoj kaj garantioj listigitaj de la Konstitucio, ne estos komprenitaj kiel negado de aliaj rajtoj kaj garantioj nelistigitaj; sed ili naskiĝas el la principo de la suvereneco de la popolo kaj de la respublika formo de registaro. 
— Nacia Argentina Konstitucio, Leĝo Nº 24430

La Hispana Konstitucio de 1978, en sia artikolo 1.2, asertas: La nacia suvereneco kuŝas en la hispana popolo, el kiu eliras la povoj de la Ŝtato. Kaj tiel en tiu jur adokumento oni identigas la nacian suvereneconm ne kun la nacio, sed kun la popolo, kvazaŭ ambaŭ terminoj egalvalorus.

La teoria principo en kiu baziĝas ĉiuj konceptoj pri demokratio, kiuj nuntempe havas akcepton praktike universala kiel fonto de ĉiu povo kaj aŭtoritato, kiel moderna politika doktrino, devenas de Rousseau. Popolo estas historia unueco de komunaj kutimoj kaj vivmanieroj, kies integrantoj interkonsentas formi ŝtaton por regadi sin plej bone laŭ suverena maniero (sen alia supra povo). La popolo konstituas la ŝtaton, kaj devas poste kontroli kaj ŝanĝi ĝin se tion kredas konvena. La popolo ŝuldas neniom al siaj regantoj, kiuj estas servantoj, skribantoj aŭ mesaĝistoj de la popola volo. Samtempe, la popolo pere de la ŝtato havas grandan povon super la individuoj, kompensita nur pro la reciprokeco de la situacio de tiuj.

En Usono ekzemple[redakti | redakti fonton]

Dum la 1850-aj jaroj, la sklaveco estis arda temo kaj afero en Usono. Krom la plej tikla temo de la abolo de la sklaveco en la sudaj ŝtatoj kie jam ekzistis, la demando estis ĉu en la novaj ŝtatoj baldaŭ kreotaj oni permesos aŭ ne permesos la sklavecon. Stephen Douglas kaj laij leĝofarantoj proponis, ke la afero estu solvota ne en la Tutlanda Kongreso, polusita eĉ ĝis paralizo, sed per voĉdonado de la civitanoj de tiuj estontaj ŝtatoj, kaj tio estis nomita la "popola suvereneco”. La problemo venis kiam neniam klariĝis kiuj rajtos voĉdoni.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]