Arkadiusz Bagłajewski
Arkadiusz Bagłajewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1962 (61-jaraĝa) en Międzyrzec Podlaski |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato Maria Curie-Skłodowska |
Okupo | |
Okupo | historiisto literaturkritikisto literaturhistoriisto universitata instruisto |
Arkadiusz Stanisław Bagłajewski (naskiĝis la 13-an de novembro 1962 en Międzyrzec Podlaski) estas profesoro doktoro habilita, kritikisto kaj historiisto de literaturo. En la jaroj 1995-2010 ĉefredaktoro de kvaronjara literatura revuo "Kresy". Li okupiĝas pri romantikismo kaj nuntempeco (literaturo de elmigrintaro, literaturo nova kaj la plej nova), scienca laboranto de la Universitato de Maria Skłodowska-Curie en Lublin.
Arkadiusz Bagłajewski estas aŭtoro de monografio Ostatni romantyk. Twórczość liryczna Kornela Ujejskiego (La lasta romantikulo. Lirika kreado de Kornel Ujejski), Lublin 1999 kaj Poezja "trzeciej epoki". O twórczości Zygmunta Krasińskiego w latach 1836-1843 (Poezio de la "tria epoko". Pri verkado de Zygmunt Krasiński en la jaroj 1836-1843), Lublin 2009 kaj ankaŭ studojn dediĉitajn al kreado de Juliusz Słowacki, Zygmunt Krasiński kaj aliaj polaj romantikuloj. Laste li eldonis libron: Mapy dwudziestolecia 1989-2009. Linie ciągłości (Mapoj de la dudekjara periodo 1989-2009. Linioj de daŭrigo), Lublin 2012 kaj Obecność romantyzmu (Ĉeesto de romantikismo), Lublin 2015. Li publikigis pli ol 200 laboraĵojn en revuoj kaj kolektivaj verkoj.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]Distingita per Arĝenta (2002) kaj Ora (2020) Merit-Krucoj.