Sergi Bruguera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergi Bruguera
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1971 (1971-01-16) (53-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto
vdr

Sergi Bruguera i Torner (naskiĝis la 16-an de januaro 1971 en Barcelono) estas kataluna eksa profesia tenisisto kaj nuna tenistrejnisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li elstaris plejparte sur malrapidaj surfacoj kiel konstatite per gajnado de du sinsekvaj malfermaj turniroj Roland Garros (1993 kaj 1994). Li poste gajnis la arĝentan medalon ĉe la Somera Olimpiko 1996, perdante la finalon al Andre Agassi. En 1997 li estis surprizita de la tiam nekonata brazilano Gustavo Kuerten en la finalo de turniro Roland Garros. Li estis la unua el sukcesa generacio de katalunaj tenisistoj, inter kiuj ankaŭ menciindas Rafael Nadal.

Interalie, li ekde ŝia infanaĝo estas la trejnisto de Garbiñe Muguruza, kiu en septembro 2017 fariĝis la 24-a ludantino kiu transprenis la liston de plej bonaj tenisistinoj de la Virina Tenisa Asocio.