Adolph Hesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Hesse
Adoloh Hesse, litografio de Josef Kriehuber (1831)
Adoloh Hesse, litografio de Josef Kriehuber (1831)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1809 (1809-08-30)
en Vroclavo
Morto 5-an de aŭgusto 1863 (1863-08-05) (53-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo orgenistokomponistodirigento
vdr

Adolph Friedrich HESSE (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1809 en Vroclavo, mortinta samloke la 5-an de aŭgusto 1863 estis germana orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En sia naskiĝurbo Hesse trejniĝis fare de Friedrich Wilhelm Berner kaj Ernst Ernst Köhler kaj dungitis en 1827 kiel dua orgenisto ĉe la vroclava Elizabeto-kirko. Ekde 1831 ĝismorte li agis kiel unua orgenisto ĉe la Franciskana preĝejo en Vroclavo.

Dum pluraj artprezentaj vojaĝoj li gajnis ovaciojn ne nur en Germanujo sed ankaŭ en Parizo (kien li invititis en 1844 okaze de la inaŭguro de la orgeno en la Eŭstaĥo-kirko) aŭ 1852 en Londono. Same li laboris kiel instruisto kaj dirigento.

De liaj multaj komponaĵoj (sinfonioj, uverturoj, ĉambra muziko ktp.) nur la pecoj por orgeno ĝuis pli grandan disvastiĝon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 260-261 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]