Fruaj meditaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unzeitgemässe Betrachtungen
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1873
Ĝenro eseo
vdr

Fruaj meditaĵoj (germane Unzeitgemässe Betrachtungen), tradukita ankaŭ kiel Ekstermodaj Observoj[1] kaj Ekstersezonaj Pensoj,[2] konsistas el kvar verkoj de la filozofo Friedrich Nietzsche, startitaj en 1873 kaj finkompletigita en 1876.

Kovrilpaĝo de la unua eldono de "Vom Nutzen und Nachtheil der Historie für das Leben" (nome la dua eseo de la verko), 1874.

La verko enhavas kolekton de kvar (el planitaj 13) eseoj pri la tiutempa kondiĉo de eŭropa, speciale germana, kulturo. Kvina eseo, publikigita postmorte, havis la titolon "Ni filologoj", kaj poste "Tasko por filologio: malapero".[3] Nietzsche tiuverke ekstudis la limigojn de empiria sciaro, kaj prezentis tion kio aperos premitaj en postaj aforismoj. Ĝi kombinas la naivecon de La nasko de tragedio kun la komencoj de sia pli natura polemika stilo. Ĝi estis la plej humura verko de Nietzsche, speciale ĉe "David Strauss: la konfesisto kaj la verkisto."

Estas multaj versioj por ĝusta traduko de la titolo Unzeitgemässe Betrachtungen. Same estas multaj versioj pri la planoj kiujn havis Nietzsche por la kompletigo de la verkoserio kaj kiuj aperas en liaj kajeroj dum ses jaroj po unu eseo por ĉiu sesa monato. Tipa skizo datita "Aŭtuno 1873" estas jene:

  • La kultura filisteco
  • Historio
  • La filozofo
  • La fakulo
  • Artp
  • La instruisto
  • Religio
  • Ŝtato kontraŭ nacio
  • La gazetaro
  • Natura scienco
  • Popola socio
  • Komerco
  • Lingvo

Nietzsche abandonis la projekton post kompletigi nur kvar eseojn, ŝajne perdante intereson post la publikigo de la tria eseo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nietzsche (1995)
  2. Nietzsche (1909)
  3. Glenn W. Most, "On the use and abuse of ancient Greece for life" Arkivigite je 2007-09-21 per la retarkivo Wayback Machine, HyperNietzsche, 2003-11-09
  4. Schaberg, pp.31-2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Schaberg, William H.. (1995) The Nietzsche Canon: A Publication History and Bibliography. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 281. ISBN 0-226-73575-3.
  • Friedrich Nietzsche, tr. Richard T. Grey, Unfashionable Observations, Stanford, 1995 (ISBN 0-8047-3403-8)
  • Friedrich Nietzsche, tr. Anthony M. Ludovici, Thoughts Out Of Season, Edinburgh: The Edinburgh Press, 1909

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]