Barbara Pym

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Pym
Persona informo
Barbara Pym
Naskonomo Barbara Mary Crampton Pym
Naskiĝo 2-an de junio 1913 (1913-06-02)
en Oswestry
Morto 11-an de januaro 1980 (1980-01-11) (66-jaraĝa)
en Finstock
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St Hilda's College • Huyton College vd
Profesio
Okupo aŭtoro • romanisto • aŭtobiografo vd
Aktiva dum 1947– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara Mary Crampton PYM (naskiĝinta la 2-an de junio 1913 en Oswestry, mortinta la 11-an de januaro 1980 en Oksfordo) estis angla verkistino. Ŝi ege famiĝis pro la ĝenroromano Excellent Women aperinta en la 1952-a jaro.[1] En 2015 elektis 82 internacie renomitaj literaturkritikistoj kaj -scienculoj tiun ĉi romanon unu el la plej gravaj 100 britaj romanoj (laŭ de BBC iniciita rangolisto).[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Barbara Pym estis la plej maljuna filino de la advokato Frederick Crampton Pym kaj ties edzino Irena Spenser Thomas.[3] Ŝi studis anglan literaturon ĉe St Hilda's College. Tie li ekkonis ankaŭ Robert Liddell kun kiu ŝi ligiĝis en ŝanĝiĝanta amikeco. Poststudentece ŝi ĉefe estadis en la gepatra hejmo. Deĵoro en Katowice kiel instruistino privata komenciĝinte en 1938 baldaŭ poste devis ĉesi pro politikaj cirkonstancoj.

Post eksplodo de la Dua mondmilito ŝi laboris komence honorofice en Oswestry antaŭ dungiĝo fare de la cenzuraŭtoritatoj en Bristol. Inter 1943 kaj 1946 Pym ŝi servis en la Reĝa Mararmeo ene de la WRNS-taĉmentoj. Tiukadre ŝi senditis en 1944 Napolon kie ŝi troviĝis ĝis militofino. Pli malfrue Pym ŝi laboris ĉe Internacia Afrika Instituto en Londono kio daŭris ĝis 1974.

En 1950 ŝia unua romano Some Tame Gazelle en versio prilaborita publikigitis kiun ŝi jam estis verkinta 22-jaraĝe. Ĝis 1961 aperis kvin aliaj romanoj kiuj pozitive akceptitis kreante fidelan legantaron.[4] Sed ŝiaj malfuroraj temoj kaj (ŝajne) tro milda ironio en la kuro de la tempo ne plu aktualis kaj por An Unsuitable Attachment (1963) eĉ ne troviĝis eldonisto pro manko de nevendiĝtimo. Sekvis longa fazo de memduboj, rezigno kaj naskiĝis la ideo kontinuigi verkadon nur por eta cirklo de ŝatantaj amikoj. En 1971 faritis sukcesa operacio de mamkancero.

Renoma ŝanĝo venis en 1977 kiam en januaro la periodaĵo "The Times Literary Supplement" starigis la interesan demandon pri la plej nesufiĉe estimataj verkistoj. Ŝia nomo estis la unua kiu dufoje menciitis, nome fare de Philip Larkin kaj lordo David Cecil. Tio sufiĉis por abrupta ekfamiĝo. Ŝia romano Quartet in Autumn publikigitis samjare en al eldonejo Macmillan kaj proponitis por aljuĝo de Premio Booker. Dum la lastaj tri vivojaro ŝi ĝuis ankoraŭ multajn honorojn: ŝiaj romanoj kaj en Britio kaj en Ameriko represitis kaj la aŭtorino ofte ĉeestis intervjuojn. BBC-televido dediĉis al ŝi la elsendon Tea with Miss Pym, ĉarman portreton kun dokumentado de ŝia vivo en dometo en Finstock en Oxfordshire. Tie ŝi vivis ekde pensiuliĝo kun sia fratino kaj multaj katoj. En 1979 ŝi nomumitis membro de Reĝa Societo pri Literaturo.

Post reveno de ŝiaj suferoj ĉemamaj en 1979 sanigprovoj fiaskis. Flegite de la pli maljuna fratino ŝi sukcesis ankoraŭ fini la lastan romanon sen eblo de ankoraŭa korektlegado. Mortinte ĉe Churchill-hospitalo en Oksfordo ĝi entombigitis ĉe la tombejo de Sankta Triunuo en Einstock.

Taksoj[redakti | redakti fonton]

Recenzante la lastan romanon de ŝi la brita kritikisto kaj verkisto A. N. Wilson esploris pri la fakto ke la aĵoj de Pym daŭre legindaj estas dume la verkoj de multaj aliaj konsideratas eksmodaj kaj nerealaj malgraŭ iliaj pliaj noveco kaj furorstileco. Respondonte Philip Larkin diris ke la ekstertempeco pym-verkara ne nur baziĝas sur la akra observadtalento kaj la sento pri veraj ridindaĵoj en homa vivo.[5] Krome Pym bone konas la dolorecon de la etaj ĉiutagaj defioj kaj la kuraĝon konfrontiĝi al ili.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Some Tame Gazelle (1950)
  • Excellent Women (1952)
  • Jane and Prudence (1953)
  • Less than Angels (1955)
  • A Glass of Blessings (1958)
  • No Fond Return Of Love (1961)
  • Quartet in Autumn (1977)
  • The Sweet Dove Died (1978)
  • A Few Green Leaves (1980)
  • Crampton Hodnet (finverkite en 1940, publikiĝo en 1985)
  • An Unsuitable Attachment (finverkite 1963; publikiĝo en 1982)
  • An Academic Question (finverkite 1970–72; publikiĝo en 1986)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander McCall Smith: Very Barbara Pym, The Guardian, 5.4.2008
  2. The best British novel of all times – have international critics found it?, The Guardian, 5.3.2016
  3. Larkin: "Pym, Barbara Mary Crampton", ĉe John Sutherland (eld.): Literary Lives – Intimate Biographies of the Famous by the Famous, p. 276.
  4. Larkin, p. 277
  5. Larkin, p. 278

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Barbara Pym en la germana Vikipedio.