Norda Ekvatora Fluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Ekvatora Fluo (nigre).

La Norda Ekvatora FluoNordekvatora Marfluo (NEF) estas marfluoj en Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceano kiu fluas pelita de okcidentaj ventoj ĉefe ĉe la Ekvatoro, sed la preciza loko varias en diferencaj oceanoj. La NEF en Pacifiko kaj Atlantiko estas ĉirkaŭ 5°-20°N, dum la NEF en Hinda Oceano estas tre proksima al la Ekvatoro. Ĝi gamas el la marsurfaco malsupren ĝis 400 m en okcidenta Pacifiko.[1]

La NEF estas pelita de la nord-hemisferaj orientaj ventoj. Kongrue kun la NEF, estas alia marfluo nomita Suda Ekvatora Fluo (SEF), generata de la orientaj ventoj en la suda hemisfero. Spite la bone kongruan nomon de la du ekvatoraj marfluoj, la distribuado de NEF kaj SEF ne estas simetria al la Ekvatoro, sed iom norde el la Ekvatoro. Tiu nesimetria distribuado estas liniigita al la loko de la InterTropika Konverĝa Zono (ITKZ), kiu estas la areo kie la nordorientaj kaj sudorientaj pasatoj konverĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]