Maluka maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maluka maro
maro [+]
Koordinatoj0° 25′ 0″ S, 125° 25′ 0″ O (mapo)-0.41666666666667125.41666666667Koordinatoj: 0° 25′ 0″ S, 125° 25′ 0″ O (mapo)

Areo200 000 km² (20 000 000 ha)

Maluka maro (Indonezio)
Maluka maro (Indonezio)
DEC
Maluka maro
Maluka maro
Map
Maluka maro
vdr
Sulavesa maro, centre kun Maluka maro sudoriente.
Loko de la Maluka maro ene de Sudorienta Azio.

Maluka maro (indonezie Laut Maluku) estas en okcidento de Pacifika Oceano, inter insuloj de Indonezio, specife limigita de Sulaveso okcidente, Halmahera oriente, kaj la Sula Insuloj sude. La Maluka maro havas totalan surfacan areon de 200 000 km². La Maluka maro estas riĉa en koralo kaj havas multajn subnaĝajn lokojn pro la profundo de ties akvoj. La profundeco de la tieaj akvoj klarigas la dividadon de la maro en tri zonoj, kiuj funkcias por transporti akvon el la Pacifika Oceano al la ne tiom profundaj maroj najbaraj. La profunda truo en la Maluka maro estas la 4 810-metra Bakan (en indonezia: Bacan) baseno. Tiu regiono estas konata pro siaj periodaj suferoj de tertremoj, kiuj venas el la fakto ke la maro mem estas mikroplato, en kiu la Maluka maro estas subdukciita en du kontraŭaj direktoj: unu en la direkto de la Eŭrazia plato okcidente kaj la alia en la direkto de Filipina plato oriente.

La portugala, nederlanda, brita, kaj hispana imperioj luktis inter si por la kontrolo de la spic-insuloj kiuj povas esti aliritaj nur tra la Maluka maro.

0° 25′ S 125° 25′ O / 0.417 °S, 125.417 °O / -0.417; 125.417 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Molucca Sea