Mihály Márkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Márkus
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1943 (1943-08-26) (80-jaraĝa)
en Komárom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro • instruisto
vdr

Mihály Márkus [mihAj mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Mihály estis hungara kalvinana pastro, episkopo, akademia instruisto.

Mihály Márkus[1][1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1943 en Komárom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Márkus maturiĝis en gimnazio en Tata (Hungario), poste li akiris diplomon en Kalvinana Teologia Akademio en 1967. Li estis pastro de Körmend, Szentgyörgyvölgy, de Pápa (1970-1975), pli poste li laboris en kalvinana edukejo de Dunaalmás. Li estis episkopo de Transdanubio inter 1990 kaj 2008, sed inter 1992-2013 li ankaŭ estis katedrestro en teologia akademio de Pápa. Li doktoriĝis en 1980 kaj en la sekva jaro li esploris en Münster. Li ricevis plurajn premiojn. Lia edzino naskis 6 gefilojn inter 1967-1976.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jézus (1977)
  • Komáromi Csipkés György 17. századi teológus és bibliafordító (disertaĵo, 1980)
  • "Hirdesd az igét" - Igehirdetők kézikönyve (1980)
  • Honnan- Hová? -Kálvin-konferencia Balatonfüred 1995. április 4-6. (1996)
  • "Nékem az élet Krisztus" - válogatás Márkus Jenő (1907-1955) írásaiból (2005)
  • Prédikátorsors: válogatott írások 1969-1977 - Névtelen hősök tisztelete: válogatott írások 1977-1983 (2 volumoj, 2007)
  • Pécselyi Király Imre élete, munkássága és költészete (kunaŭtoro, 2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-01-23. Alirita 2022-01-23.