Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio
emblemo
La ECKET en 2016
La ECKET en 2016
organizaĵo • esplora institucio
Komenco 1968
Geografia situo 52° 13′ 2″ N, 4° 25′ 17″ O (mapo)52.2171944444444.4213888888889Koordinatoj: 52° 13′ 2″ N, 4° 25′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Noordwijk, Nederlando
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio (Nederlando)
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio (Nederlando)
DEC
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio
Map
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio
Tipo Esplora instituto
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio (ECKET) estas la teknika centro de la Eŭropa Kosma Agentejo situanta en Noordwijk, Nederlando, kreita en 1968.

Ĉirkaŭ 2 500 teknikistoj, inĝenieroj kaj esploristoj laboras pri la evoluo de kosmaj teknikoj kaj la dezajno de kosmoŝipoj. ESTEC havas ampleksajn instalaĵojn por kontroli la ĝustan funkciadon antaŭ lanĉo de kosmoŝipo:

  • HYDRA: hidraŭlika vibra tablo;
  • CEM: la elektromagneta kongrua testa ĉambro;
  • LSS: la granda kosma simulilo.

La celo de ĉi tiuj sistemoj estas efektivigi termikajn, mekanikajn kaj akustikajn kvalifikajn testojn. Ekzemple, la eŭropa Aŭtomatigita Translokiga Veturilo (ATV) faris siajn unuajn testojn tie sur HYDRA en 2003 kaj la unua eŭropa meteologia sputniko en polusa orbito (MetOp-2) spertis serion de testoj en la LSS en novembro 2003.