Pebrino
Pebrino, aŭ pipromalsano, estas malsano de silkoraŭpoj, kiu estas kaŭzata de protozoaj mikrosporidiaj parazitoj, ĉefe Nosema bombycis kaj je malpli granda etendo, de specioj de la genroj Vairimorpha, Pleistophora kaj Thelohania. La parazitoj infektas ovojn kaj estas transpasigataj al la venonta generacio.
La silkoraŭpaj larvoj infektitaj je pebrino estas kutime kovritaj de brunaj punktoj kaj estas malkapablaj krei silkajn fadenojn. Antoine Béchamp (1816-1908) estis la unua kiu rekonis la kaŭzon de tiu malsano kiam plago de tiu malsano etendiĝis tra Francio.
Nosema bombycis estas mikrosporidio kiu mortigas ĉiujn silkoraŭpojn elovigitajn el infektitaj ovoj kaj venas el la manĝo kiun la silkoraŭpoj manĝas. Se silkoraŭpoj akiras tiun mikrosporidion en sia larva stadio, ne estas videblaj signoj; tamen, la patrinaj tineoj pasigos la mikrosporidion al la ovoj, kaj ĉiuj raŭpoj eloviĝintaj el infektitak ovoj mortos en sia larva stadio. Tial, ege gravas kontroli ĉiujn ovojn el infektitaj tineoj testante la korpofluaĵon de la tineo per mikroskopo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Louis Pasteur. (1870) Gauthier-Villars. Paris: Études sur la maladie des vers à soie. Moyen pratique assuré de la combattre et d'en prévenir le retour (france).
- Pasteur Valléry-Radot (Hrsg.): Œuvres de Pasteur. Band 4: Études sur la maladie des vers à soie. Masson, Paris 1926, S. 54-186.
- Chavannes: Ueber die Krankheit des Seidenspinners und die Erziehung einer gesunden Brut desselben. In: Berliner entomologische Zeitschrift, Band 5, 1861, S. 175ff.
- Nicola Williams, Miles Roddis: Languedoc-Roussillon. MairDumont, Ostfildern 2009, S. 106.