Milita tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normandy American Cemetery and MemorialCimetière américain de Colleville-sur-Mer en 2003.

Milita tombejosoldata tombejo estas tombejo por membroj de armitaj fortoj aŭ civiluloj kiuj mortis dum milit-kampanjoj aŭ operacoj. La neceso por tiaj apartaj tombejoj devenas pro la fakto, ke dum militoj plej ofte mortintoj amasiĝas samtempe kaj ne eblas aranĝi apartajn tombojn por ĉiuj.

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Tiu kutimo ekzistas en plej diversaj landoj. En tiuj kun tre ĝenerala religio la tombejo funkcias ankaŭ tiukadre. En landoj kun neklara hegemonia religio, ankaŭ militaj tombejoj respektas tion.

En Finnlando[redakti | redakti fonton]

Herotombejo (finne sankar(i)hautausmaa) estas en Finnlando tombeja areo, kie estas entombigitaj nur en milito falintaj personoj. Finnoj, alimaniere kiel aliaj popoloj, ne normale entombigas en milito falintojn en la batalareo sed transportas la korpojn al ilia hejmkomunumo. En multaj normalaj tombejoj en Finnlando estas milittombeja areo, kies ĉiuj entombigitoj estas falintoj. La lokoj estas speciale honoraj, ekzemple apud kirko.

Herotombejo en Helsinko
kaj en Karttula.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]