Tamariz de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamariz de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47815
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 1′ U (mapo)41.9775-5.0247222222222Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 37,8 km² (3 780 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tamariz de Campos (Provinco Valadolido)
Tamariz de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Tamariz de Campos
Tamariz de Campos
Situo de Tamariz de Campos
Tamariz de Campos (Hispanio)
Tamariz de Campos (Hispanio)
DEC
Tamariz de Campos
Tamariz de Campos
Situo de Tamariz de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamariz de Campos [+]
vdr

Tamariz de Campos [tamaRIZ deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Tamariz de Campos estas etimologie komprenebla kiel Citizejo de Kampoj alude al ofta natura planto, nome citizo.

Tamariz de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Tamariz de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 37,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 54 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĉefa rivero estas Sequillo [seKIljo] (Seketa).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj, la Palaco de Lara (13-a jarcento) kun gotika pordego kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]