Cabezón de Pisuerga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabezón de Pisuerga
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47260
Demografio
Loĝantaro 3 823  (2023) [+]
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 4° 39′ U (mapo)41.7339524-4.6458137Koordinatoj: 41° 44′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Areo 45,28 km² (4 528 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezón de Pisuerga (Provinco Valadolido)
Cabezón de Pisuerga (Provinco Valadolido)
DEC
Cabezón de Pisuerga
Cabezón de Pisuerga
Situo de Cabezón de Pisuerga
Cabezón de Pisuerga (Hispanio)
Cabezón de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Cabezón de Pisuerga
Cabezón de Pisuerga
Situo de Cabezón de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezón de Pisuerga [+]
vdr

Cabezón de Pisuerga [kabeZON depiSŬERga] estas municipo en la centroriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Cabezón de Pisuerga estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Pisuergo.

Cabezón de Pisuerga en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Ponto.
Monaĥejo de Palazuelos.
Spirkamenoj de vinkeloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 45,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 747 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro relativa proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1970-aj jaroj. Ĝi distas 17 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Cigales, Corcos, San Martín de Valvení, Olmos de Esgueva, Villarmentero de Esgueva, Santovenia de Pisuerga, Valadolido kaj Castronuevo de Esgueva. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Pisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas romiaj restaĵoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dum la Mezepoko estis kastelo sed el tio restas nenio. En 1556 Karolo la 5-a konis tie sian nepon Karlo, princo de Asturio.

En la 19-a jarcento okazis la batalo de Cabezón la 12an de Junio 1808 en la komenco de la Milito de Hispana Sendependigo en kiu hispana truparo de 5 000 homoj estis venkita de la kavalerio de la Generalo Lasalle, kio ebligis la re-okupaon de Valadolido fare de la napoleonaj trupoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kun elstaraj retabloj, la gotika tombo de Don Pedro Fernández Bravo kaj la baroka orgeno de la 18-a jarcento, de Francisco Ortega Pérez. La ponto kaj la monaĥejo de Palazuelos estas du aliaj vizitndaj monumentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]