Saltu al enhavo

Sardón de Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sardón de Duero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 608  (2023) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 4° 26′ U (mapo)41.609166666667-4.4336111111111Koordinatoj: 41° 37′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 19,71 km² (1 971 ha) [+]
Sardón de Duero (Provinco Valadolido)
Sardón de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Sardón de Duero
Sardón de Duero (Hispanio)
Sardón de Duero (Hispanio)
DEC
Situo de Sardón de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sardón de Duero [+]
vdr

Sardón de Duero [sarDON deDŬEro] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Sardón de Duero en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Retuerta, Sardón de Duero kaj Sardoncillo, okupas totalan areon de 19,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 602 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 380 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 28 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas ĉe la ŝoseo A-11 el Valadolido al Sorio; ĝi limas kun municipoj Villabáñez, Villavaquerín, Olivares de Duero, Traspinedo, Quintanilla de Onésimo kaj Santibáñez de Valcorba. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Duero kaj la Kanalo de Duero.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado rialta al kelkaj apudaj monaĥejoj kaj ĉefe kiel bieno de la abatejo de Retuerta. Ekde 1895 la fervojo helpis la ekonomian disvolvigon. Sardón havis propran fervojan stacion.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, olivarboj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej ĵuse ekfunkciis industrio de renovigeblaj energioj (sunpaneloj, elektraj centraletoj), kukoj ktp.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano Baptista de la 16-a jarcento kaj la iama abatejo de Retuerta. Apartaj interesaĵoj estas akvomuelejoj, Ĝardeno de Sekvojoj, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]