Cogeces del Monte
Cogeces del Monte | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 641 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 4° 19′ U (mapo)41.511111111111-4.3161111111111Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 887 m [+] | ||
Areo | 73,48 km² (7 348 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cogeces del Monte [+] | |||
Cogeces del Monte [koĤEzes delMONte] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 74,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 637 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el 1991.
Ĝi distas 42 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj proksimaj loĝlokoj estas Torrescárcela, Bahabón, Aldealbar kaj Campaspero, norde de Cuéllar. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Cogeces.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ligita al Peñafiel kaj Cuéllar.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, betoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kaj la Monaĥejo de Sankta Maria de la Armedilla. Estas tri muzeoj: scienca kun grava kolekto de mineraloj kaj fosilioj; la privata Muzeo del Ayer (de la Hieraŭo) pri iamaj metioj kaj laboriloj; kaj la nomita Etnografia Parko de la Paŝtista Arkitekturo.