Manzanillo (Valladolid)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manzanillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 4° 11′ U (mapo)41.586388888889-4.1883333333333Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 18,8 km² (1 880 ha) [+]
Manzanillo (Provinco Valadolido)
Manzanillo (Provinco Valadolido)
DEC
Manzanillo
Manzanillo
Situo de Manzanillo
Manzanillo (Hispanio)
Manzanillo (Hispanio)
DEC
Manzanillo
Manzanillo
Situo de Manzanillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanillo, Valladolid [+]
vdr

Manzanillo [manzaNIljo] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Manzanillo estas etimologie komprenebla kiel Pomarbeto, sed laŭ la stiligita bildo kaj ĉefe de la oficiala priskribo de la blazono temas pri olivarbo de variaĵo "manzanilla" (pometeca olivo).

Manzanillo en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Pordego de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 200 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 6 km de Peñafiel, komarka centro; kaj kuŝas inter municipoj Langayo kaj Peñafiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo de la Vega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, kaj vitejoj laŭ protektita devennomo Ribera del Duero) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de kie videblas la kastelo de Peñafiel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]