Gomezserracín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gomezserracín
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 636  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 4° 20′ U (mapo)41.288611111111-4.3263888888889Koordinatoj: 41° 17′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 803 m [+]
Areo 30,26 km² (3 026 ha) [+]
Gomezserracín (Provinco Segovio)
Gomezserracín (Provinco Segovio)
DEC
Gomezserracín
Gomezserracín
Situo de Gomezserracín
Gomezserracín (Hispanio)
Gomezserracín (Hispanio)
DEC
Gomezserracín
Gomezserracín
Situo de Gomezserracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gomezserracín [+]
vdr

Gomezserracín [gomezseraZIN] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Gomezserracín estas etimologie komprenebla kiel aludo al nobelulo de la 13-a jarcento nome Gómez Sarracín, fondinto de la loĝloko kaj patro de Fernando Sarracín, kiu iĝis episkopo de Segovio.

Gomezserracín en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 660 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 450 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 50 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, Sanchonuño kaj Pinarejos. Ĝi estas inter Chatún kaj la aŭtoŝoseo A-601.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria Magdala.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]