Zarzuela del Pinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zarzuela del Pinar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40293
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 410  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 4° 11′ U (mapo)41.260277777778-4.1844444444444Koordinatoj: 41° 16′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 893 m [+]
Areo 17,76 km² (1 776 ha) [+]
Zarzuela del Pinar (Provinco Segovio)
Zarzuela del Pinar (Provinco Segovio)
DEC
Zarzuela del Pinar
Zarzuela del Pinar
Situo de Zarzuela del Pinar
Zarzuela del Pinar (Hispanio)
Zarzuela del Pinar (Hispanio)
DEC
Zarzuela del Pinar
Zarzuela del Pinar
Situo de Zarzuela del Pinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarzuela del Pinar [+]
vdr

Zarzuela del Pinar [zarZŬEla delpiNAR] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Zarzuela del Pinar estas etimologie komprenebla kiel Rubusujeto de la Pinaro.

Zarzuela del Pinar en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 421 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 200 el la jaro 2000.

Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj 23 km de Cuéllar; ĝi limas kun Común Grande de las Pegueras (Cuéllar), Lastras de Cuéllar, Navalmanzano, Aguilafuente kaj Fuentepelayo. La loĝloko estas inter Aguilafuente kaj Sanchonuño.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj ĉefe forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la Kruco de la 16-a jarcento kaj la ermitejo de Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]