Rudolf Faltin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Faltin

Ernst Karl Rudolf FALTIN (* naskiĝinta la 2-an de junio 1830[1] en Rigo, mortinta la 27-an de januaro 1918 samloke) estis grava protestantisma pastoro kaj misiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff li studis inter 1852 kaj 1855 teologion ĉe Universitato de Tartu. Poste li laboris du jarojn ĝis 1858 kiel helpparoĥestro je Arĥangelsko en la evangelia komunumo antaŭ li ordinitis en 1859 en Rigo. Poste li iris al Kiŝinevo kie li transprenis multon da spiritaj taskoj. Li i.a. aktivis kiel armea animzorganto por la besarabiaj taĉmentoj. Paralele li estris la komunumaron de la besarabiaj germanoj en la mezo, okcidento kaj nordo de la lando. Li responsis pri diasporo longe disĵetita. Li ankaŭ estis pedagogo instruante religion ĉe gimnazio kiŝineva. En 1890 li iĝis preposto de la Unua sudrusia prepostejo de la Evangelia Eklezio kiu estis parto de la konsistoro de Sankt-Peterburgo. Sekve Faltin estis ĉefo de ĉiuj pastoroj aktivantaj en besarabiaj kaj ĥersonaj komunumoj. Li ankaŭ engaĝiĝis, kaj ne sen sukceso, konvertigado de judoj.

En 1903 li emeritiĝis enironte Rigon. Lia tombo troviĝas en Jelgava.

Familio[redakti | redakti fonton]

Rudolf Faltin trifoje iĝis edzo:

  • Luitgarde Erasmus (1828-1862): infanoj Rudolph († 1863), Betty, Luita (* 1860) kaj Johannes (1862-1863)
  • Adelaide Katharina Bernardazzi (1829-1887): filo Herrmann Immanuel (1864-1932)
  • Mathilde Siering (*1862)

Lia frato estis la juristo kaj reformema politikisto Alexander Faltin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. baptoregistro de Preĝejo Jesuo je Rigo. Arkivita el la originalo je 2020-05-04. Alirita 2022-04-25.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cornelia Schlarb: Tradition im Wandel – Die evangelisch-lutherischen Gemeinden in Bessarabien 1814–1940, Köln 2007, ISBN 978-3-412-18206-9, p. 36.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]