Károly Füredi
Károly Füredi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kőhegy Sámuel |
Naskiĝo | la 16-an de junio 1858 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 7-an de decembro 1945 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Barcs Aranka (en) (1902–1945) |
Okupo | |
Okupo | teatrestro aktoro |
Károly Füredi [kAroj furedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Károly estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kőhegy Sámuel [kOhedj ŝAmuel].
Sámuel Kőhegy[1] naskiĝis la 16-an de junio 1858 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 7-an de decembro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Füredi devenis el juda familio, sed iam li kristaĝis. Li komencis sian aktoran karieron en sia aĝo 20 en migra teatra kompanio en Hosszúpályi. En la sekvaj jaroj li estis aktoro ekzemple en migraj kompanioj de Jenő Gáspár (aktoro), Mór Ditrói (1886), Gyula Miklósy (1888), Endre Bátosy (1890–1892), Sándor Peterdi (1897), Imre Halmai (1900). Intertempe li estis teatrestro inter 1891–1897 ekzemple 1892: Lugos; 1893: Nagybecskerek; 1894: Baja; 1895: Zombor. Baldaŭ li estis teatra sekretario kaj migra librovendisto. Li edziĝis en 1902.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- István Géczy: A geleji kis király - Péter
- Antal Deréki: Dreyfuss kapitány - kolonelo Henry
- Sándor Lukácsy: A vereshajú - Mihály Keszeg