Respenda de la Peña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respenda de la Peña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 4° 41′ U (mapo)42.764166666667-4.6866666666667Koordinatoj: 42° 46′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 015 m [+]
Areo 65,65 km² (6 565 ha) [+]
Respenda de la Peña (Provinco Palencio)
Respenda de la Peña (Provinco Palencio)
DEC
Respenda de la Peña
Respenda de la Peña
Situo de Respenda de la Peña
Respenda de la Peña (Hispanio)
Respenda de la Peña (Hispanio)
DEC
Respenda de la Peña
Respenda de la Peña
Situo de Respenda de la Peña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Respenda de la Peña [+]
vdr

Respenda de la Peña [resPENda delaPEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Fontecha.
Preĝejo de Riosmenudos de la Peña.
Vega de Riacos kaj Respenda de la Peña.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 65,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, nome ĉirkaŭ 3 500 el la 1900-aj jaroj, sed rilate al aligo kaj malaligo de loĝlokoj (prie vidu suben en Historio). Ĝi distas 98 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Baños de la Peña
  • Barajores
  • Fontecha
  • Respenda de la Peña
  • Riosmenudos de la Peña
  • Santana
  • Vega de Riacos

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Meze de la 19-a jarcento estis 151 loĝantoj; pos tio oni aligis 19 iamajn municipojn, pro kio oni supreniris al pli ol 3 000 loĝantoj. En 1934​ sendependiĝis Santibáñez de la Peña, kun 11 loĝlokoj, kio lasis en Respenda el 4 694 tiamajn loĝantojn nur 1 199.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]