Velilla del Río Carrión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velilla del Río Carrión
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34886
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 145  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 50′ N, 4° 51′ U (mapo)42.826111111111-4.8458333333333Koordinatoj: 42° 50′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 121 m [+]
Areo 199 km² (19 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Velilla del Río Carrión (Provinco Palencio)
Velilla del Río Carrión (Provinco Palencio)
DEC
Velilla del Río Carrión
Velilla del Río Carrión
Situo de Velilla del Río Carrión
Velilla del Río Carrión (Hispanio)
Velilla del Río Carrión (Hispanio)
DEC
Velilla del Río Carrión
Velilla del Río Carrión
Situo de Velilla del Río Carrión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velilla del Río Carrión [+]
vdr

Velilla del Río Carrión [beLIlja delRIo kaRJON] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Velilla del Río Carrión estas komprenebla kiel Urbeto aŭ Kontrolejeto de la Rivero Carrión. Ĝi iam nomiĝis "de Guardo" sed tio ŝanĝiĝis en 1949 al "del Río Carrión", ĉar malligiĝis la urbodomoj de ambaŭ lokoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alba de los Cardaños, malgranda montara vilaĝo sur la vojo nomata Ruta de los Pantanos.
Camporredondo de Alba.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 198,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 187 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Fakte la preciza evoluo estis akuro de preskaŭ 200 loĝantoj ĝis la 1980.aj jaroj, kaj posta perdo de milo.

Ĝi distas 99 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Velilla del Río Carrión 42°49′34″N 4°50′46″O 1268 loĝ,
  • Alba de los Cardaños 42°54′29″N 4°43′07″O 24 loĝ, je 28 km
  • Camporredondo de Alba 42°53′45″N 4°44′45″O 91 loĝ, je 15,5 km
  • Cardaño de Abajo 42°55′15″N 4°45′47″O 15 loĝ, je 20,5 km
  • Cardaño de Arriba 42°58′15″N 4°45′24″O 5 loĝ, je 26,5 km
  • Otero de Guardo 42°52′45″N 4°48′27″O 83 loĝ, je 8,5 km
  • Valcobero 42°51′25″N 4°47′01″O 3 loĝ, je 8 km

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la konfliktoj inter lokaj kantabroj kaj romiaj invadantoj el kiu tempo jam Plinio la Maljuna menciis la Tamarikajn Fontojn, nun komprenatajn kiel ĉe Velilla. Tiutempe estis ŝoseo kaj instalaĵoj rilataj al minado de oro.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la fino de la 9-a jarcento. Velilla estis menciita kiel Velliolla en Becerro de las Behetrías de Castilla, censo verkita en 1352. Velilla estis senjorlando de la Casa del Infantado, kies duko, Senjoro de Guardo, estis la posedanto. Tial tiam la nomo estis Velilla de Guardo.

En 1855 Velilla suferis epidemion de ĥolero, kiu fakte suferigis pli ol 25 000 personoj en la provinco.

Kadre de la Karlismaj militoj, la 4an de aŭgusto 1869, roto de ĉirkaŭ cent karlistoj, estrita de Pedro Balanzategui (militisto kaj eksurbestro de Leono) kaj Leoncio González de Granda, fuĝis el la provinco de Leono. En Velilla atingis ilin la persekutantaj soldatoj kaj policistoj, okazis interpafado kaj Balanzategui kaj aliaj sukcesis fuĝi al Valcobero, kie ili estis definitive kaptitaj kaj mortpafitaj ĉe la tombejo la 6an de aŭgusto.

Laboristoj en la termoelektra centralo.

Dum la 20-a jarcento la karbominado rezultis en revolucio por la ekonomio kaj loĝantaro de la loko. En aŭgusto 1930, la reĝo Alfonso la 13-a inaŭguris la Akvobaraĵon de Camporredondo. Dum la ​Revolucio de Asturio de 1934, la ministoj aliĝis al la minista insurekcio de la areo kaj suferis reprezaliojn. Denove pro la Hispana Enlanda Milito ekde 1936 la areo estis kontrolita de la frankisma insurekcia flanko, la ministoj rezistis en montaro, sed denove tio rezultis en reprezalioj kaj geriloj.

Oni konstruis la Akvobaraĵon de Compuerto en 1960 kaj, poste la termoelektran centralon en 1964 por utiligi la produktadon de karbo de la zono; la loĝantaro duobliĝis en 30 jaroj (1980), kun ĉefa floro ĉirkaŭ 1984. Poste ĉio dekadencis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis karbominado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Precize menciindas jenon:

La Reana kaj ermitejo.
  • La Tamarikaj Fontoj (Fontes Tamarici) de kantabroj, estas ortangula baseno kun tri arkoj kiu havas strangan neklarigitan kondiĉon por pleniĝado kaj malpleniĝado neatendite, kio tradicie supozigis misterajn tialojn eĉ jam al la romia verkisto Plinio la Maljuna. Aktuale oni konservas nur unu arkon el tri de la origina konstruaĵo, la cetero estis restaŭrita pro sia malbona stato en la 1980-aj jaroj.
  • Mezepoka ponto super la rivero Carrión, kiu estis triarka, sed suferis detruon en 1912, el kio restis nur unu arko. Populare ĝi estas konata kiel "romia ponto".
  • Ermitejo de la Virgulino de Areños kun barokaj retabloj, kaj Ermitejo de San Juan de Fuentes Divinas.
  • Gotika preĝejo El Salvador.
  • Blazondomo de Tío Mateón, nome baroka palaco de la 18-a jarcento.
  • Enorma juglandarbo en la placo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]