Abarca de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abarca de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34338
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 4° 51′ U (mapo)42.060277777778-4.8433333333333Koordinatoj: 42° 4′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 11,39 km² (1 139 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abarca de Campos (Provinco Palencio)
Abarca de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Abarca de Campos
Abarca de Campos
Situo de Abarca de Campos
Abarca de Campos (Hispanio)
Abarca de Campos (Hispanio)
DEC
Abarca de Campos
Abarca de Campos
Situo de Abarca de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abarca de Campos [+]
vdr

Abarca de Campos [aBARka deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Abarca de Campos en la provinco Palencio.
Turo kariljono.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Autillo de Campos, oriente kun Fuentes de Nava, sude kun Castromocho kaj okcidente kun Villarramiel. La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio estas en dokumento de la reĝo Ordoño la 2-a de la jaro 916. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Kalatrava; poste al diversaj nobelaj familioj: la reĝino Mencia de Portugalio, la familioj Alburquerque, Osorio kaj, en la 18-a jarcento, Abrantes.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kun turo de la 15-a jarcento; urba kerno de tradicia arkitekturo de adobo; Centro de Nuntempa Arto La Fábrica, ĉe iama farunfabriko, sektoro de la Kanalo de Kastilio, kie eblas boatado; Palaco de Osorio, konstruita inter 1580 kaj 1620, de mudeĥara stilo; turo kariljono, el la plej grandaj de la regiono, kun dek ses sonoriloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]