Kanalo de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kanalo de Kastilio en Kastilio kaj Leono, havas 207 kilometrojn, trapasanta 38 municipojn, dekomence por transporti tritikon, nun estas uzata ĉefe por irigacio.

La Kanalo de Kastilio, en hispana canal de Castilla, estas unu de la vorkoj de hidraŭlika inĝenierado plej gravaj el tiuj faritaj inter la mezo de la 18-a jarcento kaj la unua triono de la 19-a jarcento en Hispanio. Ĝi fluas tra parto de la provincoj Burgos, Palencia kaj Valladolid en la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono (Hispanio) kaj estis konstruita por faciligi la transporton de la tritiko produktita en Kastilio ĝis la havenoj de la nordo kaj de tie al aliaj merkatoj. Tamen, pro la alveno de la fervojo ĝi iĝis neutila.

Origine ĝi estis planita kiel reto de kvar kanaloj kiuj estus kunigintaj Segovion kun Reinosa, pro enormaj teknikaj malfaciloj kaj postulitaj rimedoj, oni finkonstruis nur tri branĉojn (Norda, Suda kaj de Kamparlando).[1] Kun larĝo kiu varias inter 11 kaj 22 metroj, la kanalo fluas laŭlonge de 207 kilometroj, trapasas 38 municipajn teritoriojn,[2] kaj kunigas la loĝlokojn Alar del Rey (Palencia), kie ĝi elfluas, kun Valladolid kaj Medina de Rioseco, situaj respektive fine de la branĉoj Suda kaj de Kamparlando (la kanalo havas formon de Y kapaltere). Ĝi havas totala deklivon de 150 metroj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia del Canal de Castilla (el Retarkivo 20120620131919), en ties oficiala retejo.
  2. 2,0 2,1 Guía del Canal (el Retarkivo 20141006113620). Konsultita la 6an de Aŭgusto 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kelkaj aŭtoroj (1986). El Canal de Castilla. GREFOL SA. (Móstoles, Madrid) por la Junta de Castilla y León. Depósito Legal M-8.751-1986.