Reinosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reinosa
Reinosa - Ayuntamiento.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39200 [+]
Retpaĝaro Retejo de urbodomo
Demografio
Loĝantaro 9,919  (2013)
Loĝdenso 2 407,57 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°0′7″N 4°8′16″U  /  43.00194°N, 4.13778°U / 43.00194; -4.13778 (Reinosa)Koordinatoj: 43°0′7″N 4°8′16″U  /  43.00194°N, 4.13778°U / 43.00194; -4.13778 (Reinosa)
Alto 851 m [+]
Areo 4.12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Reinosa (Kantabrio)
DEC
Reinosa
Situo de Reinosa
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Reinosa [+]
v  d  r
Information icon.svg

Reinosa estas municipo en la hispana aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi estas la ĉefurbo de la historia komarko Campoo kaj la plej loĝata urbo en la sudo de Kantabrio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havas tre malgrandan areon kaj ĝi estas tute ĉirkaŭita de la municipo Campoo de Enmedio. Dum longa tempo la aliro al Reinosa estis komplika pro la neceso trairi montpasejon Hoces de Bárcena, kun danĝera kaj kruta vojo-sekcio. En 2008 finiĝis aŭtoŝoseo A-67, kiu nun permesas rapidan kaj konfortan trairon inter Santandero kaj la Norda Altebenaĵo pasante tra Reinosa.

Tra Reinosa fluas la riveroj Ebro kaj Híjar, kaj la meza temperaturo estas tiu plej malalta en Kantabrio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la industrio tre viglis en Reinosa, ĝi ne plu estas tiel grava kaj nuntempe estas proceso de renoviĝo. La ĉefaj entreprenoj estas Siderúrgicas del Norte (SIDENOR) (peza meĥanismoj), Cantarey (generatoroj), Cuétara (biskvitoj), Columbia (disponiganta laboron al handikapitoj), kaj Anchoas y Productos del Cantábrico (manĝaĵoj).

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pantortillas.

Reinosa estas fama pro siaj kukoj, el kiuj elstaras pantortillas kaj kringoj, ambaŭ ronde faritaj el foli-pasto.

En Reinosa elstaras diversaj monumentoj: la baroka Kirko de Sankta Sebastiano, la Konvento de Sankta Francisko kaj la Kapelo de Sankta Roĥo, la urbodomo, la ponto de Karolo la 3-a aŭ la fonto de la Aurora. Plie, estas pluraj interesaj civilaj konstruaĵoj el la jarcentoj de la 16-a al la 20-a, kiel la turoj de Navamuel y Manrique kaj Navamuel y Calderón, kaj la domoj Casa de la Niña de Oro, Casa de Cossío, Casa de la Princesa, Casa de Pano kaj Casa de Boyet.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]