Paredes de Nava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paredes de Nava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 895  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 42′ U (mapo)42.152777777778-4.6944444444444Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 129 km² (12 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Paredes de Nava (Provinco Palencio)
Paredes de Nava (Provinco Palencio)
DEC
Paredes de Nava
Paredes de Nava
Situo de Paredes de Nava
Paredes de Nava (Hispanio)
Paredes de Nava (Hispanio)
DEC
Paredes de Nava
Paredes de Nava
Situo de Paredes de Nava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paredes de Nava [+]
vdr

Paredes de Nava [paREdes deNAba] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Paredes de Nava estas komprenebla etimologie kiel Muroj de Altebenaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.
Reĝo Davido de Pedro Berruguete en la Preĝejo de Sankta Eŭlalia (en la foto de la tabelo).

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 128,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 875 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 900 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 20 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Tamen dum jarcentoj la urbo demografie rivalis kun Palencio.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000. Ĝi limas kun Becerril de Campos, Fuentes de Nava, Frechilla, Villalumbroso, Villatoquite, Cardeñosa de Volpejera, Villamuera de la Cueza, Villoldo, Perales kaj Villaldavín.

Je 3 km estis vara stokejo rilate al la Kanalo de Kastilio. Proksime estas ankaŭ lageto de Nava. Sur montoj estas kverkarbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setladoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne dum la regado de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, ĉirkaŭ 1130, kiam li donis foruon al la loko. Poste ĝi pasis al diversaj senjoroj kaj por tempo al la Ordeno de Kalatravo kaj poste ankaŭ al la Ordeno de Santiago. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj Paredes de Nava estis inter la dek kvin plej loĝataj urboj de Kastilio. Dum la 19-a jarcento, ĝi eĉ superis la ciferon de 6 000 loĝantoj. Ĉefe dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj fortis elmigrado ĉefe pro mekanizado de agrikulturo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra kulturaj kaj naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la jenaj:.

  • Preĝejo de Sankta Marteno, nun Centro por Interpretado de Kampartero kaj Turisma Oficejo. La mudeĥara sonorilturo utilas nun kiel rigardejo.
  • Preĝejo de Sankta Eŭlalia, mikso de stiloj romanika, gotika kaj mudeĥara. Ĝi enhavas muzeon, kun pli ol 300 artaĵoj, ĉefretablon de Esteban Jordán, kun pentraĵoj de Pedro Berruguete.
  • Preĝejo de Sankta Maria, sur la loko kie estis ĝis 1412 la sinagogo de grava juda komunumo. Elstaras la absido, retabloj kaj artaĵoj.
  • Preĝejo de Sankta Johano, kun svelta turo el ŝtono kaj lasta parto de mudeĥara briko kaj gotika pordo.
  • Konvento de Sankta Brígida, de 1667, kun sonorilmuro.
  • Iama monaĥejo de franciskanoj, nun urbodomo, kiu konservas klostron kaj kelkajn elementojn.
  • Hospitalo kaj kapelo de Sankta Marko: nun maljunulejo.
  • Ermitejo de la Vera Kruco aŭ de Kristo de la Palaco: menciindas kasonaroj.
  • Ermitejo de Nuestra Señora del Carmen: ĉe la loko kie estis la iama murego.
  • Ermitejo de Jesuo Nazarea.
  • Ermitejo de la Virgulino de Carejas: je 1,5 km de la urba kerno, en agrabla natura loko.
  • Ermitejo kaj Casas del Rey (Domoj de la Reĝo): je 1 km de la urba kerno ĉe la Kanalo de Castilio kiel domaro, varstokejo kaj enŝipejo uzita por la komerco de tritiko.
  • Blazondomoj.
  • Iam estis murego kun ses pordegoj; hodiaŭ estas nenio el tio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]