Abajas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abajas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 3° 35′ U (mapo)42.623333333333-3.58Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 35′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abajas (Provinco Burgoso)
Abajas (Provinco Burgoso)
DEC
Abajas
Abajas
Situo de Abajas
Abajas (Hispanio)
Abajas (Hispanio)
DEC
Abajas
Abajas
Situo de Abajas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abajas [+]
vdr

Abajas [aBAĥas] estas submunicipo kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko La Bureba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Abajas kaj Bárcena de Bureba (nun senhoma), okupas totalan areon de 35,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 275 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 37 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Poza de la Sal, Carcedo de Bureba kaj Merindad de Río Ubierna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La plej frua mencio de Abajas estas dokumento de la monaĥejo de San Millán de la Cogolla de la 6a de julio 1068 per kiu la navara nobelo don Aznar Sánchez kaj lia edzino Gontroda donas al tiu monaĥejo havaĵojn de tiu komarko: nome Moscadero, Carcedo de Bureba, Castil de Lences, Arconada, Bárcena de Bureba kaj Abalgas, tiama nomo de Abajas. Alia mencio estas de 1094 per kiu doña Mayor donas al la episkopo de Burgoso, don Gómez, havaĵojn en Ablias, alia tiama literumado de Abajas. Per alia dokumento de la 14a de februaro de 1150, Alfonso la 7-a donas la lokon Cernégula al la monaĥejo de Quintanajuar kaj tiukadre referencas limojn kun Avagiis, alia tiama literumado de Abajas.

Estas referencoj ankaŭ al kvar setlejoj kiuj estis absorbitaj de Abajas, nome nuntempa Corrales, San Pedro de Cañucar, Nava en nuntempa Morocales kaj Quintanilla de Abajas. Komence de la 12-a jarcento oni ekkonstruis novan preĝejon, nome de Sankta Kruco, sur restaĵoj de iama konstruaĵo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]