Young Sheldon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Young Sheldon
televida serio
Originala titolo Young Sheldon
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro situacia komedio, American television sitcom
Reĝisoro Jon Favreau
Aktoroj Iain Armitage • Zoe Perry • Lance Barber • Annie Potts • Raegan Revord • Montana Jordan • Bob Newhart
Muziko de John Debney
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 136
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Unua elsendo 25 sep. 2017
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Young Sheldon (angle Juna Sheldon) estas usona komedia televidserio sur CBS kreita fare de Chuck Lorre kaj Steven Molaro. La serio estas kromprodukta antaŭdaŭrigo de The Big Bang Theory, premierita kiel speciala antaŭprezento la 25-an de septembro 2017, kaj du tagojn poste, CBS akiris la serion por plena sezono de 22 epizodoj. La 2-an de novembro 2017, novaj epizodoj komencis esti elsenditaj ĉiusemajne.


Temo[redakti | redakti fonton]

Okazanta en 1989, Young Sheldon rakontas la historion de la infanaĝo de Sheldon Cooper, lian eniron en mezlernejon je la frua aĝo de 9 jaroj, kaj la rilaton kiun Sheldon havas kun la resto de siaj familianoj.

Por naŭjara Sheldon Cooper (Iain Armitage), ne estas facile kreski en Teksaso. Esti privilegiita menso kapabla kompreni altnivelan matematikon kaj sciencon ne ĉiam helpas en loko kie eklezio kaj usona piedpilko fokusigas la atenton. Do dum la vundebla, talenta kaj naiva Sheldon devas lerni rilati kun la mondo, lia konvencia familio devas lerni rilati kun li.

Lia patro, George (Lance Barber), baraktas kiel trejnisto de mezlerneja futbalteamo same kiel patro de knabo kiun li ne komprenas. La patrino de Sheldon, Mary (Zoe Perry), protektas kaj instigas sian filon en urbo kie la knabo ne adaptiĝas. La pli maljuna frato de Sheldon, Georgie (Montana Jordan), provas elstari en mezlernejo, sed estas malfacile esti populara kiam oni partigas klason kun sia "speciala" naŭjara frato.

Finfine, la ĝemelino de Sheldon, Missy (Raegan Revord), kiu foje indignas pro la troa atento kiun ŝia frato ricevas, ĉiam finas esti la nura persono kiu diras al Sheldon la aferojn kiaj ili estas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]