László Lugossy (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Lugossy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1939 (1939-10-23) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara • Rusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoTutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

László Lugossy [lAslO lugoŝi] (laŭ hungarlingve kutima nomordo: Lugossy László) estas hungara reĝisoro, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2012)[1].

László Lugossy[1][2] naskiĝis la 23-an de oktobro 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Lugossy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1957, dum li lernis perfekte la rusan lingvon. Li akiris filmreĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li estis subkameraisto jaron en produktejo de novaĵfilmoj. Li akiris plian diplomon en Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio Sergej Gerasimov en 1964, sed samtempe li praktikadis en sovetaj filmoj. Hejmenveninta li estis helporeĝisoro, poste reĝisoro en la filma produktejo ĝis 1992. En la sekvaj jaroj li havis plurajn postenojn en filma asocio aŭ en televido. Li ricevis premiojn inter 1976-1986. Lia edzino naskis filinon.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Különös melódia (mallonga filmo, 1968)
  • Azonosítás (1976)
  • Szirmok, virágok, koszorúk (1985) - ankaŭ scenaristo, filmomuntisto
  • Urán (dokumenta filmo, 1995)

Liaj filmoj kiel helporeĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Ítélet (1970)
  • Bekötött szemmel (1975)

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Különös melódia (1968)

Lia filmo kiel kameraisto[redakti | redakti fonton]

  • A hetedik napon (mallonga filmo, 1959)

Lia filma produktaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Négy évszak a Halak Szigetén (televida filmo, 2000)

Lia dramaturgaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Iskolakerülők (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]