Pordega arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordega arko
rekonilo • parko [+]
Koordinatoj38° 37′ 28″ N, 90° 11′ 5″ U (mapo)38.6245-90.1847Koordinatoj: 38° 37′ 28″ N, 90° 11′ 5″ U (mapo)

ArkitektoEero Saarinen

Estiĝo25-a de majo 1968
Konsekro28-a de oktobro 1965

Pordega arko (Misurio)
Pordega arko (Misurio)
DEC
Pordega arko
Pordega arko
Lokigo de Misurio en Usono

Map
Pordega arko

Vikimedia Komunejo:  Gateway Arch [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Pordega arko, angle Gateway Arch, ankaŭ konata kiel la "Enirejo al la Okcidento", estas la plej konata konstruaĵo en Sankta Luiso, Misurio, Usono. La arko estas parto de la Nacia Parko Gate Arch kaj situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Misisipo.

La arko estis konstruita en 1963-1965 sur parkregiono kiu estis deklarita jam je 1935 por marki la aĉeton de Luiziano kaj la aŭdacan vojaĝon de la paro de esploristoj Lewis kaj Clark.

La parko kovras areon de 368 akreoj, kaj inkluzivas, krom la arko, ankaŭ la malnovan juĝejon, kaj la muzeon de ekspansio okcidenten, kiu situas en subtera strukturo sub la arko. Tie oni ankaŭ montras IMAX-filmojn, ĉefe pri la arko kaj loka naturo en la prerio de usona mez-okcidento.

La arko estas unu el la plej gravaj vidindaĵoj en Usono kaj estas vizitata fare de proksimume tri milionoj da turistoj ĉiujare, duavice nur al la Monumento de Lincoln en la ĉiujara nombro da turistoj vizitantaj iun konstruaĵon. La arko simbolas la "enirejon" en la okcidentan Usonon kaj estas dediĉita al setlantoj kiuj travojaĝis okcidenten en la 19-a jarcento. Tiuj setlantoj komencis sian vojaĝon okcidenten en la grandurbo St. Louis.

Ĝi estas konsiderita impona arkitektura strukturo kiu gajnis al siaj planistoj multe da diskonigo. La alteco de la arko estas 192 metroj. La distanco inter la du gamboj de la arko ĉe la bazo ankaŭ estas 192 metroj. Tramo permesas al vizitantoj superiri al la supro. Ĝia konstruo kostis ĉirkaŭ 13 milionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol 3 milionoj da UD fari la transportan sistemon.[1]

Kiel la plej alta strukturo en Sankta Luiso, laŭleĝe estas malpermesite konstrui pli altan strukturon en la urbo.

La arko je nokto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gateway Arch Riverfront | Gateway Arch Facts". Gateway Arch Riverfront. Arkivita el la originalo en 2010-12-14. Alirita en 2009-11-16.