Hontoria del Pinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hontoria del Pinar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 617  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 3° 10′ U (mapo)41.848333333333-3.1622222222222Koordinatoj: 41° 51′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 057 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontoria del Pinar (Provinco Burgoso)
Hontoria del Pinar (Provinco Burgoso)
DEC
Hontoria del Pinar
Hontoria del Pinar
Situo de Hontoria del Pinar
Hontoria del Pinar (Hispanio)
Hontoria del Pinar (Hispanio)
DEC
Hontoria del Pinar
Hontoria del Pinar
Situo de Hontoria del Pinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontoria del Pinar [+]
vdr

Hontoria del Pinar [onTOrja delpiNAR] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, lime kun la Provinco Sorio, al kies Komarko Pinares oni atribuas same la lokon. La loknomo Hontoria del Pinar signifus Flava fonto de la Pinaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
Aldea del Pinar.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 80,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 644 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 80 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Aldea del Pinar (Domaro de la Pinaro, je 3 km) kaj Navas del Pinar (Altbieno de la Pinaro, je 5,5 km). Ĝi apartenas al la subkomarko La Demanda y Pinares, kun centro en Salas de los Infantes kaj al la natura komarko Pinares Burgos-Soria.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La unua dokumenta mencio de la loko estas de 1008 kaj la dua de 1044. En 1075, Hontoria estis ĉefurbo de alfoz kiu etendiĝis pli malpli el Rabanera del Pinar ĝis Mojón Pardo. Mezepoke oni instituciis ĉiujaran foiron kiu okazis la 23an de novembro. Tiukadre, rilate al komerco vagadtransporto ĉara estis grava enspezofonto ĝis komenco de la 20-a jarcento.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, en 1809 la geriloj de la pastro Merino embuskis kaj venkis la kolumnojn de la franca kolonelo Bremond, kiuj iris de Burgoso al Sorio, en la interkrutejo de Hontoria.

En 1843, Pedro Egaña fondis fabrikon de rezino. Meze de la 19-a jarcento, la produktoj de Hontoria estis jenaj: tritiko, hordeo, sekalo kaj legomoj, krom ligno el pino kaj brutobredado de bovoj kaj ŝafoj. Abundis ĉasado kaj fiŝkaptado de kankroj kaj malgrandaj fiŝoj. Ekde 1927 estis Fervojo Santander-Mediteraneo, kun stacidomo en Hontoria, kiu funkciis inter 1929 kaj 1985.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj (Jakoba Vojo). Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejo kaj ermitejo, popola arkitekturo, la ponto, pilorio, grotoj kaj fontoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]