Raya Dunayevskaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raya Dunayevskaya
Persona informo
Raya Dunayevskaya
Naskiĝo 1-an de majo 1910 (1910-05-01)
en Yaryshiv
Morto 9-an de junio 1987 (1987-06-09) (77-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Haymarket Martyrs' Monument vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Socialist Workers Party vd
Subskribo Raya Dunayevskaya
Profesio
Okupo filozofoekonomikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raya Dunayevskaya (denaske Raja Ŝpigel, Ра́я Шпи́гель; 1a de Majo, 1910 - 9a de Junio, 1987), poste Rae Spiegel, konata anakŭ laŭ la pseŭdonimo Freddie Forest, estis usona fondinto de la filozofio de Marksismo|marksisma]] humanismo en Usono. Iam sekretariino de Lev Trockij, ŝi poste apartiĝis el li kaj finfine fondis la organizaĵon News and Letters Committees kaj estis ĝia estro ĝis sia morto.

Ŝi ekkarieris tre juna en la junularo de la Komunisma Partio de Usono, el kiu ŝi apartiĝis sekve al la forpelo de Trockij. Poste ŝi aktivis en trockijisma organizaĵo en Bostono, estrita de Antoinette Buchholz Konikow, defendanto de kontraŭkoncipo kaj de laŭleĝa aborto. Poste ŝi iris al Meksiko kiel ruslingva sekretariino de Trockij. Ŝi revenis al Ĉikago en 1938 kaj rompis el Trockij en 1939 kiam li plue eltenis, ke Sovetunio estas "ŝtato de laboristoj" eĉ post la Pakto Ribbentrop-Molotov. Kun teoriuloj kiel C. L. R. James, kaj poste kun Tony Cliff, Dunayevskaya argumentis, ke Sovetunio iĝis "kapitalisma ŝtato". Tiukadre, en 1940, ŝi aliĝis al la disiĝo el la Socialist Workers Party (SWP) kio rezultis en la formado de la Workers Party (WP).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Trilogi8o de Revolucio
    • Marxism and Freedom: From 1776 Until Today. [1958] 2000. Humanity Books. (ISBN 1-57392-819-4).
    • Philosophy and Revolution: from Hegel to Sartre and from Marx to Mao. 3a eld. 1989. Columbia University Press. (ISBN 0-231-07061-6).
    • Rosa Luxemburg, Women's Liberation, and Marx's Philosophy of Revolution. 1991. University of Illinois Press. (ISBN 0-252-01838-9).
  • Alia

Artikolo[redakti | redakti fonton]

  • "The Shock of Recognition and the Philosophic Ambivalence of Lenin". TELOS, No. 5 (Spring 1970). New York: Telos Press.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

  • Lou Turner and John Alan, Frantz Fanon, Soweto & American Black Thought; nova enkonduko de Raya Dunayevskaya. – nova etenda eldono, Chicago: News and Letters, 1986.