Tibor Hernádi
Aspekto
Tibor Hernádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1951 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de julio 2012 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro reĝisoro filmproduktoro scenaristo animaciisto |
Tibor Hernádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hernádi Tibor estis hungara reĝisoro, animaciisto.
Tibor Hernádi[1][2] naskiĝis la 18-an de aprilo 1951 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de julio 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Hernádi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al produktejo pri animacioj. Liaj karikaturoj aperis ankaŭ en gazetoj. Ekde mezo de la 1980-aj jaroj li filmadis en Pécs. Li havis 12 helpantojn kaj li kreis ankaŭ reklamajn filmojn. En 2009 li malsaniĝis kaj estis kvarfoje en komato. Li havis 4 gefilojn.
Liaj animaciaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A Mézga család különös kalandjai (televida serio, 5 epizodoj, 1973)
- Trombi és a Tűzmanó (televida serio, 13 epizodoj, 1987-1989)
- Vacak 2 - az erdő hőse (1997)
- Pettson és Findus: A rakétás macska (2000)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Animália - Állatságok (mallonga filmo, 1977) - ankaŭ scenaristo, kameraisto, filmomuntisto
- Tinti kalandjai (televida serio, 1 epizodo, 1988)
- A hetedik testvér (1991)
Liaj scenarlibroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mindennek van határa (mallonga filmo, 1975)
- Kérem a következőt! (televida serio, 6 epizodoj, 1985-1986)
- A hetedik testvér (1991)