Campoo de Yuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campoo de Yuso
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 680  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 4° 0′ U (mapo)43.017222222222-4.0036111111111Koordinatoj: 43° 1′ N, 4° 0′ U (mapo) [+]
Alto 851 m [+]
Areo 89,72 km² (8 972 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campoo de Yuso (Kantabrio)
Campoo de Yuso (Kantabrio)
DEC
Campoo de Yuso
Campoo de Yuso
Situo de Campoo de Yuso
Campoo de Yuso (Hispanio)
Campoo de Yuso (Hispanio)
DEC
Campoo de Yuso
Campoo de Yuso
Situo de Campoo de Yuso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campoo de Yuso [+]
vdr
Municipa teritorio de Campoo de Yuso, sude de Kantabrio.

Campoo de Yuso [kamPOo deĜuso] (Malsupra Kampoo) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Santiurde de Reinosa, San Miguel de Aguayo, Luena, Campoo de Enmedio, Valle de Valdebezana (Burgos), Campoo de Enmedio, Las Rozas de Valdearroyo kaj Arija (Burgos). La municipa teritorio estas ĉe la Baraĵlago de Ebro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 89,72 km² estas 680 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La plej parto de la loĝlokoj de la municipo estas borde de la Akvorezervejo de Ebro, kvankam kelkaj estas pli interne, sed neniam tro for de la bordo. Nur tri loĝlokoj iomete superas la 100 loĝantojn, kaj la cetero estas sub 50 plejparte kaj kelkaj kernoj eĉ ne atingas 20 loĝantojn. Multaj el tiuj lokoj estis inunditaj parte per la akvoj de la Akvorezervejo de Ebro.

La 682 loĝantoj (2017) estas distribuataj en:​

  • Bustamante, 39 loĝ.
  • Corconte, 40 loĝ. (preĝejo en la foto de la tabelo)
  • La Costana (ĉefurbo), 44 loĝ.
  • Lanchares, 104 loĝ.
  • Monegro, 55 loĝ.
  • Orzales, 113 loĝ.
  • La Población, 130 loĝ.
  • Quintana, 7 loĝ.
  • Quintanamanil, 11 loĝ.
  • La Riva, 44 loĝ.
  • Servillas, 33 loĝ.
  • Servillejas, 13 loĝ.
  • Villapaderne, 21 loĝ.
  • Villasuso, 61 loĝ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de la Virgulino de la Neĝoj, patronino de la municipo.

Inter vidindaĵoj estas la Turo de Bustamante, en La Costana, kaj la romia kampadejo El Cincho, en La Población, arkeologia zono. Krome la municipo enhavas montrojn de tradicia arkitekturo, de ŝtonaj domoj, ĉefe ĉe la loĝlokoj netuŝitaj per la inundo de la diglago. Krome estas kelkaj preĝejoj, inter kiuj elstaras la ermitejo de la Virgulino de la Neĝoj, patronino de la municipo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]