Baraĵlago de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baraĵlago de Ebro
Arija20060515aereo1.jpg

LandoHispanio

Koordinatoj42° 59′ 49″ N, 3° 58′ 33″ U (mapo)42.996938888889-3.9758305555556Koordinatoj: 42° 59′ 49″ N, 3° 58′ 33″ U (mapo)
Areo62,53 km² (6 253 ha) [+]


Map
Baraĵlago de Ebro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Ebro Reservoir [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Panoramo de la baraĵlago, vidita de Juliobriga.

La Baraĵlago de Ebro estas baraĵlago en la rivero Ebro, en la nordo de Hispanio. Ĝi situas en la distriktoj aŭ komarkoj Campoo (Kantabrio) kaj Las Merindades (Burgoso, en Kastilio kaj Leono), sed 70% de ĝi estas en Kantabrio. Ties akva volumo estas 541 hm³, en areo de 6253 ha. Ĝi estas la trie plej granda baraĵlago en la Valo de Ebro (pli grandaj estas Mequinenza kaj Canelles.

Oni konstruis la lagon inter 1921 kaj 1945, sed oni inaŭguris ĝin en 1952. Dum la Frankisma reĝimo, politikaj prizonuloj devige laboris en ties konstruo. Pro ties konstruo, diversaj vilaĝoj malaperis sub akvo (Medianedo, La Magdalena, Quintanilla kaj Quintanilla de Bustamante). Por kompensi loĝantojn de la malaperintaj vilaĝoj, oni promesis konstruon de novaj loĝejoj, fabrikoj kaj pontoj por unuigi ambaŭ flankojn de lago, sed fine tio ne okazis.

Nunaj loĝlokoj[redakti | redakti fonton]