Arija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arija
Arija20060515aereo1.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09570 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118  (2021) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 0′ N, 3° 57′ U (mapo)42.994166666667-3.9444444444444Koordinatoj: 43° 0′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 842 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Arija
Situo de Arija

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arija [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Arija [aRIĥa] estas municipo en la plej nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. Ĝi estas borde de la Baraĵlago de Ebro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Berberana kaj Valpuesta, okupas totalan areon de 6,965 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 118 loĝantojn. Ĝi perdis 1 850 loĝantojn dum la 20-a jarcento (dekomence estis industria loko) pro migrado al urbaj areoj, kiel simile okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 91 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas norde kun la Baraĵlago de Ebro, oriente kun la municipo Valle de Valdebezana, sude kun la municipo Alfoz de Santa Gadea kaj okcidente kun suda Kantabrio, precize kun la municipo Las Rozas de Valdearroyo. Pro sia geografia loko povas esti konsiderata kiel parto de la kantabra komarko Campoo. Distas 71 km de Santander, 98 km de Burgoso kaj 118 km de Bilbao. Kiam oni ĉirkaŭveturas la Baraĵlagon de Ebro, plejparte en Kantabrio, oni trairas sudan bordon de Kantabrio, oni venas al malgranda parto de provinco Burgoso en sudorienta, kie estas Arija, kaj orienta partoj, kaj oni revenas al Kantabrio en la norda bordo.

La kvartalo nomita barrio de arriba (supra kvartalo) estas la tradicia loĝloko. La barrio de abajo (supra kvartalo), nomita ankaŭ Vilga, estis konstruita en 1906, pro la instalado de la vitrofabriko de Cristalería Española.

Estis iam rivero Virga, malaperinta pro la baraĵlaga inundo, kaj nun estas Nava, iama alfluanto de Virga. Estas grava elfosejo de silika sablo de la entrepreno SIBELCO, iam Arenas de Arija.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Alfoz de Santa Gadea, apartenanta al "partido" de Laredo,​ jurisdikcia senjorlando de la markizo de Cilleruelo kaj de la markizo de Aguilar, kiu nomumis suburbestron.

La provinca limigo estis farita en 1821, kaj konfirmita en 1833. La municipoj Arreba, Bricia, Soncillo, Alfoz de Santa Gadea (al kiu apartenis Arija) kaj Valle de Zamanzas pasis al la provinco Burgoso spite sian historian ligon al Santander. En 1838, post aligo fare de la provinco Burgoso, ili klopodis perletere al Santander, al la Kongreso, al la reĝino, peti aligon al la tiama provinco Santandero (nune Kantabrio), ĉar fakte ĝi estis are ĝis tiam apartenanta komplete al la enorma provinco Burgoso, en la tiama regiono Kastilio la Malnova. Tiuj petoj malsukcesis kaj la ligo kun Burgoso iĝis definitiva.​

En 1906 oni instalis la entreprenon Cristalería Española. La posta konstruado de la Baraĵlago de Ebro senigis tiun fabrikon je aliro al la krudmaterialo (gruzo) kaj tial ĝi translokiĝis al Avilés. Ankaŭ la plej parto de la laboristoj translokiĝis al Asturio. En 1930 oni kreis la municipon Arija per separigo de parto de la teritorio de Alfoz de Santa Gadea.

En junio 1932 oni realigis en Arija provojn de glisaviadilo inventita kaj konstruita de la kantabra Juan de Viana, kiuj tute sukcesis kaj estis kontemplataj de centoj de scivolemuloj. La aparato, aluminkolora, montris grandan reziston. Dum la Hispana Enlanda Milito tiu areo estis frontozono, pro kio okazis teruraj rezultoj kaj posta forta subpremado fare de la frankisma partio, ĉar kiel ĉe industria areo estis forta maldekstra loĝantaro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la restaĵoj de la ermitejo, blazondomo, palaca urbodomo, popola arkitekturo, muelejoj, pontoj (kaj novaj kaj malnovaj), industria arkeologio ktp.

La municipoj Valle de Valdebezana, Arija kaj Alfoz de Santa Gadea unuiĝis per brutobredista asocio por promocii la komercigon de la viando de ĉevalo el bredraso potro hispano-bretón. Tiu indiĝena raso konsistas el ĉirkaŭ 800 ĉevalinoj en la provinco Burgoso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]