Valdeolea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeolea
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39418
Demografio
Loĝantaro 882  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 4° 10′ U (mapo)42.877777777778-4.1622222222222Koordinatoj: 42° 53′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 953 m [+]
Areo 83,72 km² (8 372 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeolea (Kantabrio)
Valdeolea (Kantabrio)
DEC
Valdeolea
Valdeolea
Situo de Valdeolea
Valdeolea (Hispanio)
Valdeolea (Hispanio)
DEC
Valdeolea
Valdeolea
Situo de Valdeolea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeolea [+]
vdr
Municipa teritorio de Valdeolea, sude de Kantabrio.

Valdeolea [baldeoLEa] estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Valdeolea estas komprenebla kiel Valo de Olea alude al Olea, loĝloko norde de la municipo kiu nomas ĝin. Olea estas aktuale unu el la plej grandaj loĝlokoj de la valo, sed eĉ tiel spite tion ŝajne neniam estis ties ĉefurbo, ĉar tiu estis la domaro Casasola (en Reinosilla) kie kunsidis la reprezentantoj de la konsilantaroj kaj poste la municipa ĉefurbo estis Mataporquera, aktuale la plej granda vilaĝo pro la industria kaj fervoja disvolvigo de la pasintaj jardekoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Camesa ĉe Santa Olalla..

Ĝi limas norde kun la Montaro Híjar kaj la municipoj Hermandad de Campoo de Suso kaj Campoo de Enmedio, okcidente kun Valdeprado del Río kaj oriente kaj sude kun la provinco Palencio. Ĝi estas la nura municipo de Kantabrio kies akvo drenas al Atlantiko tra la baseno de la Doŭro. Tio okazas ĉar la rivero Camesa, alfluanto de Pisuerga, trapasas la municipon de nordo suden.

Historio[redakti | redakti fonton]

«El Cabezudo» (Dikkapulo), de 4,85 metroj, la plej alta de la menhiroj de Valdeolea.

Estis montroj de antaŭromia loĝado, kiel ekzemple menhiroj kaj aliaj montroj de megalitismo. Poste la areo ludis gravan rolon en la procezo de romiigo. Estas multaj restaĵoj tiukadre, elstare la mejloŝtonoj kiuj markis la ŝoseojn al nordo kaj al la marbordo.

La mezepokaj setlejoj aperintaj en la teritorio de Valdeolea organiziĝis en dekkvar konsilioj, institucio kiu pluvivis dum la tuta Antikva Reĝimo: nome Camesa, kun la domaroj Barriopalacio, Camesa kaj Rebolledo; Castrillo kaj domaro La Haya; Cuena kaj la domoj de Monasterio; Espinosa; La Loma; Mata de Hoz; Mataporquera; Matarrepudio; Olea; Reinosilla kaj gastejo de Casasola; Santa Olalla; la ĉefa konsilio de Las Quintanillas, komponita de Bercedo, Las Henestrosas, La Quintana kaj Las Quintanillas; kaj la vilaĝoj Hoyos kaj San Martín.

Ĉiuj el ili dependis de la reĝo, escepte Hoyos kaj San Martín, kiuj, ekde mezo de la 15-a jarcento, estis ligitaj al la nobela familio Bravo Hoyos. La funkciado de ĉiu konsilio establiĝis per regularoj, el kiuj konserviĝis nur tiuj de Camesa kaj kelkaj ĉapitroj de tiuj de Mataporquera.

Dum postaj jarcentoj la tuta areo suferis diversajn ŝanĝojn de jurisdikcio: ekde 1806 la partio de Reinosa estis aligita al la provinco Palencio. Inter 1810 kaj 1813 ĝi formis parton de la prefektejo de Santandero; de 1814 ĝis 1822 ĝi revenis al la provinco Palencio; en 1822 restis en la provinco Santandero; inter Oktobro 1823 kaj 1833 denove en la provinco Palencio. Finfine, en Novembro 1833 ĝi estis aligita definitive al la provinco Santandero, respektive el la 1970-aj jaroj provinco kaj regiono Kantabrio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Mataporquera.

Por areo de 83,72 km² estas 922 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La loĝantaro ege falis laŭlonge de la 20-a jarcento.

Preskaŭ 80% de la loĝantaro de la municipo loĝas en la ĉefurbo (Mataporquera).

Neniu el la ceteraj loĝlokoj superas 50 loĝantojn, kaj plej parto el ili estas sub 20.

Inter 1950 kaj 1960 oni atinĝis plej altan loĝantaron, superante 4 000 loĝantojn, ĉefe pro la fervojo kaj la entreprenoj ĉe Mataporquera. Ekde tiam la loĝantaro malpliiĝis ĝis oni ĉirkaŭas nur la milon de loĝantoj.

La 922 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Barriopalacio, 9 loĝ.
  • Bercedo, 9 loĝ.
  • Camesa, 26 loĝ.
  • Castrillo del Haya, 26 loĝ.
  • Cuena, 19 loĝ.
  • El Haya, 5 loĝ.
  • Las Henestrosas de las Quintanillas, 17 loĝ.
  • Hoyos, 13 loĝ.
  • La Loma, 5 loĝ.
  • Mata de Hoz, 29 loĝ.
  • Mataporquera (ĉefurbo), 992 loĝ.
  • Matarrepudio, 24 loĝ.
  • Olea, 44 loĝ.
  • La Quintana, 11 loĝ.
  • Las Quintanillas, 29 loĝ.
  • Rebolledo, 8 loĝ.
  • Reinosilla, 12 loĝ.
  • San Martín de Hoyos, 16 loĝ.
  • Santa Olalla, 7 loĝ.
Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2006
2.335 2.600 2.805 3.087 3.106 4.033 4.592 3.515 2.310 1.947 1.503 1.301

Fuente: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj), sed pro la industriaj kernoj de Mataporquera kaj Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la proksimaj skiejo Alto Campoo kaj la Akvorezervejo de Ebro. En industrio, spite krizon, restas fabriko de cemento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Mataporquera.
Ermitejo de Sankta Mikaelo en Olea.

Inter vidindaĵoj menciindas multaj montroj de prahistoria megalitismo kaj de romanika stilo. Elstaras jenaj vizitindaĵoj:

  • la Preĝejo de Santa María La Real en Las Henestrosas de las Quintanillas (en la foto de la tabelo), monumento kun gotikaj pentraĵoj kaj la Ermitejo de Santa Ana same en Las Henestrosas de las Quintanillas;
  • la Ermitejo de Sankta Mikaelo en Olea, kun kategorio de monumento;
  • la Preĝejo de Sankta Marteno en San Martín de Hoyos kaj la Preĝejo de Sankta Maria en Hoyos, monumentoj;
  • la Preĝejo de Sankta Eŭlalia en La Loma, monumento; kun gotikaj pentrajoĵ;
  • la Preĝejo de Sankta Johano Baptisto en Mata de Hoz, monumento; kun gotikaj pentrajoĵ;
  • la mezepoka turo en San Martín de Hoyos, monumento;
  • romi-mezepoka vilaa kuŝejo de Camesa-Rebolledo, kun kategorio de arkeologia zono;
  • arkeologia kuŝejo de la monto Ornedo.

Krome estas du Havaĵoj de Loka Intereso:

  • nobela konstruaĵo ĉe Henestrosas de las Quintanillas;
  • kaj ponto de Casasola en Casasola.

Kaj tri katalogitaj havaĵoj:

  • Ponto de Sankta Olalla,
  • Ponto de Reinosilla,
  • Vaporlokomotivo Begoña 3, en Mataporquera.

Krome la municipo enhavas montrojn de tradicia arkitekturo, de ŝtonaj domoj, kaj kelkaj aliaj preĝejoj kaj ermitejoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]