Hermandad de Campoo de Suso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermandad de Campoo de Suso
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 1 588  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 4° 13′ U (mapo)43.0225-4.2244444444444Koordinatoj: 43° 1′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 886 m [+]
Areo 222,65 km² (22 265 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hermandad de Campoo de Suso (Kantabrio)
Hermandad de Campoo de Suso (Kantabrio)
DEC
Hermandad de Campoo de Suso
Hermandad de Campoo de Suso
Situo de Hermandad de Campoo de Suso
Hermandad de Campoo de Suso (Hispanio)
Hermandad de Campoo de Suso (Hispanio)
DEC
Hermandad de Campoo de Suso
Hermandad de Campoo de Suso
Situo de Hermandad de Campoo de Suso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hermandad de Campoo de Suso [+]
vdr
Municipa teritorio de Hermandad de Campoo de Suso, sude de Kantabrio.

Hermandad de Campoo de Suso [ermanDAD dekampOo deSUso] (Supra Kampoo) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles. Kurioze la municipo konservis la nomon "Hermandad" (frataro), vorto kiu en la Mezepoko referencis al la unio de konsilioj. Aliaj municipoj de la komarko kiel Campoo de Enmedio kaj Campoo de Yuso, kius same estis hermandades, forigis tiun nomon kiam iĝis municipoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Polaciones, Mancomunidad Campoo-Cabuérniga kaj Los Tojos, oriente kun Campoo de Enmedio kaj Valdeolea, kaj sude kun la provinco Palencio (Kastilio kaj Leono), de kie ĝi estas separata per la Montaro Híjar. Ĝi estas la dua municipo de Kantabrio laŭ etendo, malantaŭ nur de Valderredible, okupanta preskaŭ la tutan Valon de la rivero Híjar. Ĉe la loĝloko Fontibre ekfluas la rivero Ebro; al tio aludas la du latinlingvaj vortoj kaj la malsupra duono de la municipa blazono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 222,65 km² estas 1 604 loĝantoj (laŭ censo de 2021).

Dum la 20-a jarcento, la municipo perdis iom post iom loĝantaron pro la konstanta perdo de gravo de la unuaranga sektoro, kiu tradicie estis vivtenado de la lokanoj. Multaj translokiĝis al Reinosa altiritaj de la dungebloj ĉe tiea industrio. Tamen pro la lastatempa perdo de gravo de la industria sektoro de Reinosa, okazis la malo, tio estas, loĝantoj venas de aliaj proksimaj municipoj kiel Reinosa, kiuj serĉas trankvilecon for de la urbo en la malgrandaj vilaĝoj de la municipo.

La loĝantaro de la municipo estas distribuata en malgrandaj vilaĝoj kiuj plejparte ne superas la 100 loĝantojn. Tiukadre la ĉefaj loĝlokoj estas jenaj: Espinilla, la ĉefrubo, Salces, Villacantid, Soto kaj Izara. La nunaj lokanoj estas distribuataj jene:

  • Abiada, 88 loĝ.
  • Argüeso, 76 loĝ.
  • Barrio, 83 loĝ.
  • Brañavieja, kun loĝantaro nur dum la sezono de funkciado de skiejo Alto Campoo.
  • Camino, 48 loĝ.
  • Celada de los Calderones, 87 loĝ.
  • Entrambasaguas, 81 loĝ.
  • Espinilla (ĉefurbo), 129 loĝ.
  • Fontibre, 84 loĝ.
  • Hoz de Abiada, 50 loĝ.
  • Izara, 109 loĝ.
  • La Lomba, 57 loĝ.
  • Mazandrero, 43 loĝ.
  • La Miña, 45 loĝ.
  • Naveda, 79 loĝ.
  • Ormas, 32 loĝ.
  • Paracuelles, 44 loĝ.
  • Población de Suso, 20 loĝ.
  • Proaño, 59 loĝ.
  • Salces, 244 loĝ.
  • La Serna, 13 loĝ.
  • Soto, 118 loĝ.
  • Suano, 97 loĝ.
  • Villacantid, 184 loĝ.
  • Villar, 76 loĝ.
Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
3.729 3.651 3.663 3.696 3.807 3.854 3.296 2.477 2.038 1.965 1.895 1.949

Fonto: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado (bovoj), sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la alta montaro kaj elfluejo de rivero Ebro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria, en Villacantid.

Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de Sankta Maria, en Villacantid, kun la Centro de Interpretado de Romaniko; la kastelo de San Vicente, en Argüeso (en la foto de la tabelo); mezepoka turo kaj apuda blazondomo en Proaño.

Krome estas Havaĵo de Loka Intereso la ponto de Riaño super la rivero Híjar, en Riaño.

La menhiroj de Sejos kaj tombostrukturo proksime al Argüeso estas la plej antikvaj montroj de homa loĝado en la municipo. De antaŭromia epoko estas ankaŭ en Argüeso kantabra kastrumo.

La ponto de Soto estas konsiderita iom dube el romianoj. Oni trovis restaĵojn de frumezepokaj enterigoj en la municipa ĉefurbo, Espinilla. La preĝejo de San Felikso, en Fontibre, tute apud la elfluejo de la rivero Ebro, havas romanikajn elementojn.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]