Híjar (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Híjar)
Híjar (rivero)
subtera rivero • fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Kantabrio
vdr

Híjar [Iĥar] estas rivero de norda Hispanio, el kies akvokvanto elfluas la rivero Ebro. Tio estis konfirmita jam en 1862 fare de Pedro Antonio de Mesa en la unua konata hidrogeografia rekono en la lando.[1][2]​ Tiu rivero fluas pli ol 20 km el ekfluejo en Valle de Campoo, post kio parto de ĝia akvokvanto filtriĝas kaj faras mallongan subteran iradon de 800 m, por reaperi kun aliaj kvar fontoj ĉe Fontibre, kie ĝi ricevas la nomon "Ebro". La akvokvanto de la rivero Hijar kiu ne subteriĝas pluas sursurface en direkto oriente kaj kuniĝas en Reinosa, post kelkaj pluaj kilometroj, al Ebro.[3] Tiu fakto povis estis science pruvita de teknikistoj de la Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio en 1987, post meti en la riveron fluoresceinon, kaj observi, ke la sama akvokvanto filtrita de Híjar estas tiu kiu eliras kolorigita en la fonto de Fontibre.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. RL. PARDO (M.). La conquista del Ebro. Zaragoza, 1931
  2. El glaciarismo cuaternario en las montañas de Reinosa. Memorias de la Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales, TOMO X (1944). Francisco Hernández-Pacheco de la Cuesta.
  3. Revuo Confederación Hidrográfica del Ebro, numero 7, jaro II, Zaragoza, 1928
  4. Aguas subterráneas, paisaje y vida: acuíferos de España. Miguel del Pozo Gómez. Madrid, Instituto Geológico y Minero de España, 2001. ISBN 84-7840-429-5. pp. 70-84. ¿Un nacimiento doble para un mismo río? El Ebro.