Rionansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rionansa
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 1 034  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 15′ N, 4° 24′ U (mapo)43.254722222222-4.4025Koordinatoj: 43° 15′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Areo 118,02 km² (11 802 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rionansa (Kantabrio)
Rionansa (Kantabrio)
DEC
Rionansa
Rionansa
Situo de Rionansa
Rionansa (Hispanio)
Rionansa (Hispanio)
DEC
Rionansa
Rionansa
Situo de Rionansa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rionansa [+]
vdr
Municipa teritorio de Rionansa, okcidente de Kantabrio.

Rionansa [rjoNANsa] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. La loknomo Rionansa signifas Rivero Nansa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Sebastián de Garabandal.
Helikformaj stalaktitoj el kalcito en la kaverna plafono de El Soplao.
Celis.
Cosío.

Ĝi limas norde kun la municipoj Herrerías kaj Valdáliga; sude kun Cabezón de Liébana, Polaciones kaj Tudanca; oriente kun Cabuérniga kaj Tudanca kaj okcidente kun Lamasón.

La tuta areo apartenas al Ĉasrezervejo Saja.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Puentenansa. Ĝi distas 73 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 118,02 km² estas 1 042 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La 1 042 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Arenas, Las Bárcenas, Cabrojo, Celis, Celucos, Cosío, La Cotera, La Herrería, Obeso, Pedreo, Los Picayos, Puentenansa (ĉefurbo), Riclones, Rioseco, Rozadío, kaj San Sebastián de Garabandal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La homa loĝado en tiu teritorio estas atestita ekde la prahistorio, kiel evidentas ĉe la grotoj de Chufín, Micolón kaj Porquerizo, kie oni trovis restaĵojn de okupado el Paleolitiko.

En la Frua Mezepoko, kelkaj lokoj kiel tio kio estas nun Rioseco, kreskiĝis kaj reloĝiĝis helpe de ekleziaj institucioj. Poste, la kvin loĝlokoj formis la valon de Rionansa, kiu siavice formis parton de la komunumaro Merindad de las Asturias de Santillana.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado de bovinoj, sed translokiĝis al turismo, kiu temas unuflanke pri religia turismo rilata al Mariaj aperoj, kiuj okazis dum la 1960-aj jaroj ĉe San Sebastián de Garabandal, kaj duaflanke pri natura turismo cele al la Groto El Soplao.

Aliaj altiraĵoj estas aliaj grotoj, defenda turo, preĝejoj kaj blazondomoj.

Krome menciindas la dungoj fare de la elektrocentralo Saltos del Nansa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]