Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La UIAEUnio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj estas la organizo kiu reprezentas esperantistajn advokatojn, de monda nivelo, en internaciaj aferoj. Kreita en 2022 en Montrealo, Kanado, ĝi havas X membrojn asociajn el ĉirkaŭ Y ŝtatoj.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, okazis la fond-asembleo de UIAE. La kunordiganto, Miguel Faria de Bastos, klarigis la kialon de la estigo de nova asocio, surbaze de tio, ke juristeco estas kvalifiko kaj advokatado estas profesio. Krom la koincidaj celoj inter Internacia Jurista Esperanto-Asocio kaj UIAE, ĉi-lasta havas specifajn celojn, unu el kiuj estas la videbligo de Esperanto kaj de advokata Esperanto-asocio funkcianta Esperante antaŭ la neesperantlingvaj advokatoj. La statuto estis unuanime aprobita.

Esprimiĝis la volo havi estontece privilegiitan interrilatiĝon kun IJEA (juristoj) kaj IKEF (komercistoj), pro la parta koincido de la celoj kaj pro la neceso de konsistigo de termina jura vortaro.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Laŭ stato komence de 2022 la estraron gvidas prezidanto Miguel Faria de Bastos, portugalo kaj advokato de la Ordono de Advokatoj de Angolo kaj ankaŭ de Portugalio. Li estas honora prezidanto de la Portugala Esperanto-Asocio kaj membro de lingvaj, kulturaj kaj homrajtaj asocioj, kaj estas aŭtoro de la libro “Timoro, la plej granda ekstermejo en la mondo” (1998), ankaŭ kun versio en la portugala lingvo.

Konsisto de la nova estraro, unuanime elektita, por 2022-: [1]

  • s-ro Miguel Faria de Bastos (prezidanto — Portugalio)
  • s-ro Querino Neto (vicprezidanto — Brazilo)
  • s-ro Graça Thuler (sekretario — Brazilo)
  • s-ro Héctor Campos Grez (kasisto — Ĉilio)
  • s-ro John Therrien Dale Jr (senofica estrarano — Usono)
  • s-ro Manuel Cristóvão (senofica estrarano — Angolo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongresa Sciulo: [1] paĝo 3. La 12-an de aŭgusto 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]